Josip Broz Tito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ne temas pri romana imperiestro Tito (imperiestro) (kromnome Tito)
Josip Broz Tito
Marŝalo Josip Broz Tito en 1954 en Barato
Marŝalo Josip Broz Tito en 1954 en Barato
Persona informo
Јосип Броз Тито
Josip Broz Tito
Naskonomo Josip Broz
Naskiĝo 7-a de majo 1892
en Kumrovec, Aŭstrio-Hungario
Morto 4-a de majo 1980
en Ljubljana, SR Slovenio, SFR Jugoslavio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo House of Flowers vd
Religio ateisto
Lingvoj serbokroatagermanarusaanglakroata vd
Ŝtataneco Reĝlando Hungario • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Demokratia Federacia Jugoslavio • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Internacia Lenina Lernejo vd
Partio Ligo de komunistoj de Jugoslavio
Subskribo Josip Broz Tito
Familio
Dinastio Broz vd
Edz(in)o Pelagija Broz (geedziĝintaj kaj divorcitaj)
Jovanka Broz (geedziĝintaj)
Amkunulo Elio vd
Infanoj Žarko Broz • Mišo Broz vd
Profesio
Alia nomo Tito vd
Okupo politikistomaŝinistoŝtatreprezentanto • rezistobatalanto • esperantisto • revoluciulo • locksmith vd
Aktiva en ZagreboKamnik • Čenkov • PlzeňGermanioVienoWiener Neustadt • Veliko Trojstvo • Kraljevica • Smederevska Palanka • ZagreboZagreboLjubljanoMoskvo vd
Aktiva dum 1913– vd
2-a Prezidento de Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio
Dum 14-a de januaro, 19534-a de majo, 1980
Antaŭulo Ivan Ribar
Sekvanto Lazar Koliševski
1-a Ĉefministro de Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio
Dum 29-a de novembro, 194514-a de januaro, 1953
Sekvanto Petar Stambolić
Dum 1-a de septembro, 196110-a de oktobro, 1964
Sekvanto Gamal Abdel Nasser
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Josip Broz Tito
Naskiĝo 7-a de majo 1892
en Kumrovec, reĝlando Kroatio-Slavonio, Aŭstrio-Hungario
Morto 4-a de majo 1980
en Ljubljana, SR Slovenio, SFR Jugoslavio
Soldata kariero
Rango: Marŝalo de Jugoslavio
Tempo de deĵoro: 1941 - 1980
Deĵoris en: SFRJ
Komandis al: Komandanto de Partizanoj de Jugoslavio
Jugoslava Popola Armeo
Militoj: Unua mondmilito
Dua Mondmilito
Medaloj:
vdr

Josip Broz, alinomita (marŝalo) Tito (naskiĝis la 7-an de majo 1892 en Kumrovec, mortis la 4-an de majo 1980 en Ljubljana) estis jugoslava politikisto, li venis el kroata-slovena kamparana familio.

La juna Tito, kiam li ĉirkaŭ 1910 laboris kiel metallaboristo, aliĝis al la socialista movado en la Kroata Zagreb. Dum la Unua mondmilito li alvenis kiel militkaptito en Rusio, kie li travivis la Oktobro-revolucion kaj transiris al la komunismo. En 1920 Tito revenis al Jugoslavio. En 1928 li fariĝis sekretario de la (malpermesita) Komunista partio de Zagreb, kaj trapasis kvin jarojn en la prizono. Post tio li fariĝis membro de la Politburo, kaj en 1937 ĝenerala sekretario de la partio, en kiu li, komisiite de la Komintern, komencis labori je la reorganizado de la partio.

MMII kaj partizanbatalo[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito Tito en 1941 batalis kontraŭ la germanaj kaj italaj entruduloj, kaj ankaŭ kontraŭ enlandaj kontraŭuloj. Kvankam la promesita helpo de sovet-rusio ne tuj venis, Tito kiel gvidanto de la rezistaro finfine sukcesis venki, ankaŭ per okcidenta diplomatia kaj armea subteno. En propra lando li ŝajne estis akceptebla persono, ĉar li promesis al la diversaj etnaj grupoj de Jugoslavio altan gradon da aŭtonomio.

Laŭ la brita brigadogeneralo Fitzroy Maclean, li dum la Dua Mondmilito estis paraŝutigita en Jugoslavio kaj konis Titon de proksime, lia kromnomo referencis al lia maniero de komandi. Li faris tion koncize kaj forte per diri "Vi tion, vi tion". En la serbokroata tio estas: "Ti to, ti to".

'Jugoslavia Tria Vojo'[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito Tito (ekde 1945 premiero, kaj ekde 1954 prezidento) rapide akiris la aŭtokration en la Komunista partio. La unuaj tri jaroj de lia regado Tito enkondukis kolektivigojn kaj aliajn aranĝojn kiuj ne malsuperis tiujn de la Sovet-Unio. La sekreta servo, OZNA spuris en la stratoj al faŝistoj, kunlaborantoj, eks-Ustaŝoj kaj eks-Ĉetnikoj. En tiuj jaroj oni rigardis Titon kiel la plej fidela adepto de Stalin.

En 1948 okazis rompiĝo kun la Sovet-Unio, i.a. pro malkonsento de opinio kun Stalin. Kiam Stalin obstine persistis ke Jugoslavio liberiĝis dank’ al la Sovet-Unio, Tito diris ke Jugoslavio liberigis sin mem. Ankaŭ Tito ne samopiniis pri la ekonomiaj aranĝoj kiujn Stalin klopodis apliki en la orienta bloko, kaj kiuj vere estis bonaj por la Sovet-Unio, sed ne por Jugoslavio. La vera ofendiĝo estis la propono por unuiĝi kun Bulgario kaj Albanio. La ideo ke orientblokaj landoj mem povis fari tion sen konsento de Stalin estis por Moskvo absurda, kaj Stalin klopodis haltigi la landojn. Hoxha de Albanio kaj Dimitrov de Bulgario konfesis sian eraron, sed Tito daŭre rezistis Moskvon.

La fakto ke Jugoslavio sin poste povis firmteni, kontraŭ la premo de la orienta bloko, kaj interne de la komunismo daŭrigis iri en propran direkton, multe plifortigis la prestiĝon de Tito en propra lando kaj eksterlando. Kiam li en 1950 proklamis memregadon de la laboristoj en Jugoslaviaj kompanioj, li kreis per tio antimodelon kontraŭ la stalinismo. La OZNA nun sendis la adeptojn de Stalin al koncentrejoj.

Senalianca Movado[redakti | redakti fonton]

En la internacia politiko Tito strebis al ‘senbloka’ pozicio por Jugoslavio. Li estis unu el la iniciatintoj kaj inspirintoj de la konferencoj de la Senalianca Movado, akceptis ekonomian subtenon de ĉiuj flankoj kaj ne nur kontraŭis la ideologiajn pretendojn de Ĉinio kaj Albanio, sed ankaŭ kritikis la Sovet-Rusian agadon en Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968). En propra lando Tito kontraŭbatalis i.a. la opozicion de Milovan Djilas kaj Aleksandar Ranković.

Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj la problemo de etnaj kaj ideologiaj kontrastoj denove leviĝis en Jugoslavio. Tito reagis unuflanke per purigado en la partio kaj aliflanke per la en 1974 proklamita federacia konstitucio, en kiu la dominanta pozicio de Serbio iomete estis limigita per fakta egalrajtigo de la aŭtonomaj provincoj Kosovo kaj Vojvodino al la ses respublikoj. Samtempe li severe agis al siaj oponantoj.

Morto de Tito kaj la federacio[redakti | redakti fonton]

Tito mortis je la 4-a de majo 1980. Li eniris la historion kiel komunista gvidanto kiu kapablis halti la komunistan marŝon al la okcidento: li malgluis sian landon de la orienta bloko, sekvis sian propran vojon kaj donis al la komunismo en Jugoslavio propran staturon. Li elkreskis de partizangvidanto al respektata politikisto. Kiel dumviva prezidento Tito diktatore regadis, tio ebligis al li subpremi malkvieton kaj ŝtopi la buŝon al politikaj kontraŭuloj por dekoj da jaroj. Post la morto de Tito ideologiaj kaj subhaŭtaj etnaj tensioj kondukis al perfortaj konfrontadoj: montriĝis ke lia vivolaboro estis vana laboro. Ekde 1986, kiam la naciismo en Serbio venkis, la diversaj respublikoj disiĝis. Finfine tio kondukis al la disfalo de la jugoslavia ŝtatfederacio.

Tito kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Esperanto en Perspektivo, Tito iam "lernis la Internacian Lingvon kaj ofte esprimis sin favore al ĝi"; li estis alta protektanto de la UK 1953 en Zagrebo kaj de la UK 1973 en Beogrado[1].

La libro Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj de Isaj Dratwer citas lin per la sekvaj vortoj:

Mi lernis Esperanton en malliberejo. Mi lernis Esperanton, sed dum mallonga tempo. La lernado estis facila. Mi komprenas bone, nur se vi malpli rapide parolas. Mi jam legis sufiĉe bone, sed ne havis okazon konversacii. Esperanton mi efektive lernis nur dum kelkaj monatoj kaj, mi devas konfesi, mi lernis ĝin tre facile.[2][3]

La aserto, ke Tito ĉiam parolis Esperanton kun la aŭstria prezidento Franz Jonas, estas verŝajne nur fantaziaĵo.

Titismo[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko de Soveta Unio, Josip Broz Tito, 1982 (Michel № 5151, Scott № 5019)

TitismoTitoismo estas la post-mondmilitaj politikoj kaj praktikoj asociitaj kun Tito, karakterizitaj per opozicio aŭ sendependo de Sovetunio kaj defendo de aŭtonomeco de la laborfortoj.[4] La fundamenta principo de titoismo estas, ke la socialismo devas esti atingita laŭ la apartaj politikaj, kulturaj, historiaj kaj geografiaj kondiĉoj de ĉiu lando, kaj ne trudita de eksteraj orientiĝoj. Marŝalo Tito ne akceptis la politikon de Kominform submeti la komunistajn partiojn de la membrolandoj al la gvido de Moskvo kaj rompis kun Stalinisma Sovetunio. Tito serĉis konservi Jugoslavion kiel "socialisman sed sendependan" landon kaj kreis la principon de memregado (samoupravljanje, en la serbokroata), laŭ kiu la tuta socio devas esti memsufiĉa per sia propra laboro, sur ĉiuj niveloj: de fabriko al la tuta lando. La Teorio de Asociita Laboro kondukis al oficialaj politikoj de fabrikoj apartenantaj al la laboristoj mem (ne nur administritaj de ili) kaj dividado de profitoj inter laboristoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 El la tempo de la milito, kiam jugoslavaj partizanoj sub Nosip Broz Tito

batalis solaj kaj sen rekono de eksterlando kontraŭ la atakantoj restis ankoraŭ multaj legendoj pri ilia gvidanto Tito. Hodiaŭ li jam ne estas mistera persono, oni konatigis kun li bone en eksterlando, kiam li vizitis Turkujon, Grekujon, Britujon kaj Hindujon. Tamen la kono pri lia historio kaj personeco estas ankoraŭ malmulte disvastigita kaj pro tio ni tre aklamas la publikigon de lia oficiala biografio, en Esperanto verkita de Vladimir Dedijer, partizano, gazetestro, parlamentano kaj profesoro pri historio. La libro estas ankoraŭ pli valora pro tio, ke ĝia heroo, Tito, hodiaŭ okupas tre gravan lokon inter la du grandaj politikaj blokoj kaj trovas plenan rekonon kaj en Vaŝingtono kaj en Moskvo. Li sukcesis krei al sia lando pozicion, kian ne havas multaj aliaj, ĉar ĝi estas ĝenerale respektata, kvankam ne ekskluzive amata. En la okcidento oni riproĉas al ĝi ĝian komunistan karakteron kaj la manko de vera parlamenta demokratio, en la oriento uni riproĉas ĝin, ke ĝi malobeis Stalinon kaj iris sian propran vojon. Due la libro estas interesa, ĉar ĝia aŭtoro, Vladimir Dedijer hodiaŭ ne plu estas favorata persono en la regantaj cirkoloj de Belgrado. Pro tio ke li donis sian subtenon al sia amiko, Milovan Djilas, kiu postulis pli grandan liberecon en Jugoslavio, li perdis ĉiujn siajn oficojn kaj fine eĉ estis kondamnata al provizora mallibereco. Legante la libron oni ofte demandas sin, ĉu Dedijer skribus hodiaŭ denove la samon. La Tito-biografio estas tre interesa legaĵo por homo, kiu ŝatas aktualan historion. gi konsistas el du ĉefaj elementoj, la vivo de Tito kaj la evoluiĝo de hodiaŭa Jugoslavio. Ni konatiĝas kun la biografio de malriĉa junulo, kiu estas plena de idealismo kaj de la kredo, ke li plej bone helpos al sia popolo per la vojo skizita da la komunista partio. Li partoprenas la unuan mondmiliton estas grave vundita kaj kaptita en Rusujo, kaj post la milito li baldaŭ fariĝas gvidanta politika agento en sia hejmlando. Li suferas punon en malliberejo de pli ol kvin jaroj. En 1938 la Kominterno faras lin gvidanto de la jugoslava komunista partio, kies ĉefo Grokiĉ fariĝis viktimo de la grandaj purigoj, kiuj tiutempe furiozis en Rusujo. Post la malvenko de Jugoslavio en 1941 Tito kiel unua ekprenas ia standardon de la ribelo, kaj liaj partizanoj, kiujn li organizas en la popolliberiga armeo dum la tuta milito frontas la germanojn, la italojn kaj la rivalantajn partizanojn de Mihailoviĉ. Ili konstruas kernon de libera teritorio meze de la fortikajo Eŭropo. Ekde la komenco de la milito Dedijer jam ne plu rakontas la personan sorton de Tito, sed tiun de Jugoslavio, kaj pli kaj pli la ĉefa pezo de lia raporto centras pri la rilatoj inter Sovjetio kaj Jugoslavio. Ili jam dum la milito ne estis tiel bonaj, kiel oni imagus ekster la komunista mondo, ĉar la rusoj ne favoris la memstaran ribeladon de la jugoslavoj. Ili eĉ pli longe ne helpis ilin ol la usonanoj kaj angloj. Nur fine ili kunlaboris sed kiam ekestis novaj disputoj pro la malbona konduto de la ruĝa armeo sur jugoslava teritorio kaj poste pri la deziroj de la rusoj ekspluati Jugoslavion, igi ĝin satelito servanta la mastron en Moskvo. La drama rakonto pri la rompo inter Tito kaj Stalin estas unu el la plej interesaj dokumentoj de la moderna historio. Nur en la fino de la libro la aŭtoro ankoraŭ foje, okupiĝas pri la persono de Tito mem, kiun li priskribas kun simpatio, kompreneble, sed tute ne en la stilo de heroo, tio impresas la eksterlandan leganton tre agrable. La libro estas verkita en simpla, senpretenda stilo, kaj tia estas ankaŭ la Esperanta traduko. Ĝi estas tre flue legebla kaj despli rimarkinda, ĉar la tradukanto, nia estimata KKS, Mason Stuttard faris tiun tradukon laŭ la angla eldono de la libro en rekorda tempo. Oni jam riproĉis al li, ke li tro ofte uzas la eblecon de la rekta verbigo de ne-verbaj radikoj, sed oni kutimiĝas al tio legante kaj ne malŝatas tiun eblecon krei pli fluan rakontmanieron. Vere ŝokita la recenzanto estis nur en unu loko, nome en jenaj linioj: „Tito feriis... la insulo longas kaj larĝas... la suda bordo evene kaj sable strandas kaj la safira maro klaras... Sunoplenis...Meze de la insulo vertikalis ŝtona muro. „Tiuj ekzemploj iomete „troas" sur nur dek linioj! Alia afero, kiu la recenzanton multe pli agacas en ĉi tiu kaj en aliaj jugoslavaj libroj estas la vorto „jugoslava" mem, kiu ŝajne ne havas ekzistrajton en ili. La jugoslavoj pretendas ke ne ekzistas jugoslava popolo, sed nur kroatoj, serboj, slovenoj ktp, oni tial devas diri Jugoslavio (je puno de morto ne „Jugoslavujo" ) kaj tie vivas „jugoslavianoj" kiuj okupiĝas nur pri „jugoslaviaj" aferoj. Nun, ni ne povas preskribi al la slovenoj ktp kiun senton ili havu al la jugoslava federacia ŝtato, sed kial ili portas tiajn naciajn strangaĵojn en la internacian lingvon ? Ekzistas aliaj federaciaj aŭ multpopolaj landoj, kie oni tamen rezignis pro naciaj kaŭzoj komplikigi la internacian gramatikon, aŭ ĉu ni komencu skribi anstataŭ svisa kaj belga, „svisia" kaj „belgia", kaj la tieaj enlogantoj estu „svisianoj" kaj "belgianoj" kaj fine ni eble nomu la landojn „Svisiatrujo" kaj „Belgianujo" por restarigi nin en la kadron de la esperantaj landnomoj? Stranga afero, ĉu ne? Eble la jugoslavianoj, kiuj ne volas esti jugoslavoj, iam pripensos

tion. Mi tamen ne volas fini per tiu kritiketo sen gratuli al la Slovena Esperanto Ligo pro la aperigo de ĉi tiu tre valora libro. 
— A.B. Belga Esperantisto - Numero 332, Aprilo, 1955

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ivo Lapenna (red.). Esperanto en perspektivo. London - Rotterdam. 1974, p. 382 kaj 646
  2. Isaj Dratwer : Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj, Tel Avivo. 1970 kaj 1977, p. 215. Fonto laŭ Dratwer: Vladimir Dedijer, Josip Broz Tito. Aldono de Peter Zlatnar. Ljubljano, 1954, p. 514, 515, 517
  3. Kp. ankaŭ la citaĵojn kaj fontojn en Zlatko Tišljar. Nia trezoro: Josip Broz Tito En: Ondo de Esperanto (rete), 31 Aŭgusto 2013
  4. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Trovu « Josip Broz Tito » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»