Alphonse Allais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alphonse Allais
Persona informo
Alphonse Allais
Naskiĝo 20-an de oktobro 1854 (1854-10-20)
en Honfleur,  Dua Franca Imperio
Morto 28-an de oktobro 1905 (1905-10-28) (51-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Pariza tombejo de Saint-Ouen vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Jeanne Leroy-Allais vd
Profesio
Alia nomo Sarcisque Francey • Francisque Sarcey vd
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalistoscenaristo • pentristo • sciencfikcia verkisto • komponistokomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Alphonse Allais

Alphonse ALLAIS (naskiĝis la 20-an de oktobro 1854 en Honfleur, Calvados; mortis la 28-an de oktobro 1905) estis franca verkisto kaj humuristo.

Li estis eble la plej fama franca humuristo de sia epoko.

Kiel multaj beletristoj de tiu epoko, li pasigis grandan parton de sia vivo en la parizaj kafejoj, tie li renkontis homojn, tie li verkis, tie li neatendite diris fojon al la amikoj: "morgaŭ mi estos mortinta", la morgaŭon li mortis subite, en kafejo.

kelkaj "vortoj" liaj[redakti | redakti fonton]

  1. « La homoj, kiuj neniam ridas ne estas seriozaj homoj. »
  2. « Ne ni taksu nin serioze, estos neniu postvivanto. »
"Funebra marŝo por la entombigo de surdulo", 1897

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La familia artifiko. Tradukis F. Lallement. En: Esperantaj prozaĵoj, paĝo 11 kaj 12.
Mismanovro (Tradukis Thierry Tailhades - 2009)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

aliaj humuristoj de la sama epoko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]