Dixit Dominus (Handel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dixit Dominus
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1867
vdr

Dixit Dominus estas psalmo komponita de George Frideric Handel (katalogita kiel HWV 232). Ĝi uzas la latinan tekston de Psalmo 110 (Vulgato 109), kiu ekas per la vortoj Dixit Dominus ("Diris la Sinjoro").

La verko estis finkompletigita en aprilo 1707 kiam Handel estis vivanta en Italio. Ĝi estas la plej antikva survivinta aŭtografo de Handel. La verko estis verkita en la baroka stilo kaj estas intencita por kvin voĉaj soloistoj (SSATB), kvin-parta koruso, kordoj kaj kontinuo. Plej verŝajne la verko estis por la unua fojo ludita la 16an de julio 1707 en la preĝejo de Santa Maria in Montesanto, sub la patronado de la Familio Colonna.

La verko estis publikigita en 1867. Tipa ludado daŭras ĉirkaŭ 30 minutoj.