Rinaldo (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rinaldo
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza operoopero
vdr

Rinaldo (HWV 7) estas opero de George Frideric Handel, komponita en 1711, kaj estis la unua itallingva opero verkita specife por la scenejoj de Londono. La libreto estis preparita de Giacomo Rossi el scenaro havigita de Aaron Hill, kaj la verko estis por la unua fojo ludita en la Teatro de la Reĝino en Haymarket (Londono), la 24an de februaro 1711. La historio de amo, milito kaj elaĉeto, kun agado okazanta en la epoko de la Unua Krucmilito, estas iel bazita sur la eposa poemo de Torquato Tasso nome Gerusalemme liberata ("Jerusalemo liberigita"), kaj ties surscenejigo enhavas multajn originalajn kaj vivecajn efektojn. Ĝi estis granda sukceso de publiko, spite la negativajn reagojn el literaturaj kritikistoj malamikaj de la tiutempa tendenco al la itala distrado en anglaj teatroj.

Armida enamiĝas de Rinaldo. Pentraĵo de 1616 fare de Nicolas Poussin.

Handel komponis Rinaldo rapide, prunteprenante kaj adaptante muzikon el aliaj operoj kaj el aliaj verkoj kiujn li estis komponinta dum sia longa restado en Italio en la jaroj 1706–10, dum kiuj li estis establante konsiderindan reputacion. En la jaroj post la premiero, li faris nombrajn ŝanĝojn en la verko. Rinaldo estas konsiderita de kritikistoj kiel unu el la plej grandaj operoj de Handel. El tie unuopaj pecoj, la soprana ario "Lascia ch'io pianga" iĝis plej populara, kaj ankoraŭ estas populara koncertero.

Handel plue dominis la operan etoson en Anglio dum kelkaj jardekoj. Rinaldo estis revivigita en Londono regule ĝis 1717, kaj en reviziita versio en 1731; el ĉiuj la operoj de Handel, Rinaldo estis la plej ofte ludita dum sia vivodaŭro. Post 1731, tamen, tiu opero ne estis ludita dum pli ol 200 jaroj. Renovigita intereso en baroka opero dum la 20a jarcento kondukis al la unua nuntempa profesia produktado precize en la naskoloko de Handel, nome en Halle, Germanio, en 1954. La opero estis muntita sporade laŭlonge de la venontaj tri dek jaroj; post sukcesa premiero en la novjorka Metropolitan Opera en 1984, aliaj prezentoj kaj registroj de la verko oftiĝis tutmonde. Rinaldo estis la unua Handel-a opero kiu sukcesi trovi sian vojon al la Metropolitan.[1] La tricenta datreveno en 2011 alportis modernigitan produktadon en la Glyndebourne Festival.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2021-12-24 per la retarkivo Wayback Machine – Article: Review: Handel's 'Rinaldo', With Period Brass in Good Repair.