Géza Grosschmid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Grosschmid
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de decembro 1872(nun 1872-12-01)
en Hungario Kassa (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de oktobro 1934
en Hungario Miskolc (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungario
Familio
Frat(in)o Béni Grosschmid
Infanoj Sándor MáraiGéza Radványi
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Géza Grosschmid, laŭ hungarlingve kutima nomordo Grosschmid Géza estis hungara advokato, notario, politikisto, senatano. Lia familia nomvarianto estis Grosschmidt, liaj filoj estis Sándor Márai kaj Géza Radványi, lia frato estis Béni Grosschmid.

Géza Grosschmid[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1872 en Kassa (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio, li mortis la 12-an de oktobro 1934 en Miskolc (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Grosschmid akiris juran diplomon, poste li estis advokato kaj instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Depost naskiĝo de Ĉeĥoslovakio li aŭtomate iĝis ĉeĥoslovakiano kaj li partoprenis en fondo de partio por la hungara minoritato. En la parlamentaj elektoj en 1925 li akiris senatan sidlokon en Prago, same en 1929. Li restis en la senato ĝis 1932, kiam li eksiĝis kaj elmigris el la Ĉeĥoslovaka Respubliko kaj loĝis en Miskolc (jam en rest-Hungario). En 1933 li iĝis notario. Li havis edzinon ekde 1899, kiu naskis 4 gefilojn inter 1900-1909.

Lia publikaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Kisebbségi sors (1930)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]