Lomboka Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lomboka Markolo
markolo [+]

AkvejoBalia maro, Hinda Oceano
Koordinatoj8° 30′ 0″ S, 115° 50′ 0″ O (mapo)-8.5115.83333333333Koordinatoj: 8° 30′ 0″ S, 115° 50′ 0″ O (mapo)

Longo60 km (37 mi)
Minimuma larĝo19 km (12 mi)
Maksimuma profundo1 000 m (en la nordo)
Maksimuma profundo300 m (en la sudo)

Lomboka Markolo (Indonezio)
Lomboka Markolo (Indonezio)
DEC
Lomboka Markolo
Lomboka Markolo

Lomboka Markolo (Tero)
Lomboka Markolo (Tero)
Lomboka Markolo.
Map
Lomboka Markolo
Vikimedia Komunejo:  Lombok Strait [+]
vdr

La Lomboka Markolo (indonezie Selat Lombok), estas markolo kiu konektas la Balia maron al la Hinda Oceano, kaj situas inter la insuloj Bali kaj Lombok en Indonezio. La insuloj Gili estas en la Lomboka flanko.

Ties pli mallarĝa punkto estas suda malfermejo, kun larĝo de ĉirkaŭ 20 km inter la insuloj Lombok kaj Nusa Penida, en la mezo de la markolo. En la norda malfermejo, ĝi estas 40 km larĝa. Ties totala longo estas ĉirkaŭ 60 km. Pro ties minimuma 250 m profundo[1] — multe pli profunda ol la Malaka Markolo — ŝipoj kiuj postulas tro multan akvon por trapasigi Malakon (nome la tiel nomataj "post-Malaccamax") ofte uzas la Lombokan markolon, anstataŭe.

La Lomboka Markolo elstaras kiel unu el la ĉefaj pasejoj por la Indonezia Marfluo kiu ŝanĝas akvon inter la Hindia Oceano kaj la Pacifika Oceano.

Ĝi estas ankaŭ parto de la biogeografia limo inter la faŭno de la Hindomalaja regiono kaj la distinge diferenca faŭno de Aŭstralazio. La limo estas konata kiel la Linio de Wallace, pri Alfred Russel Wallace, kiu la unua rimarkis la rimarkindajn diferencojn inter animaloj de Hindomalajzio kaj tiuj de Aŭstralazio kaj kiel kruta estas la limo inter ambaŭ biomoj.

Biologoj kredas, ke estis la profundo de la Lomboka Markolo mem estas kio tenis la animalojn de ĉiu flanko izolitaj unu el la aliaj. Kiam la marnivelo falis dum la pleistocena glaciepoko, la insuloj Bali, Javo kaj Sumatro estis ĉiuj konektitaj unu al alia kaj al la kontinento Azio. Ili kunhavis la azian faŭnon. La profunda akvo de la Lomboka Markolo tenis Lombok kaj la Malgrandan Sundan Insularon izoliĝis el la Azia kontinento. Tiuj insuloj estis, anstataŭe, koloniigita de la Aŭstralazia faŭno.

8° 46′ S 115° 44′ O / 8.767 °S, 115.733 °O / -8.767; 115.733 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Ocean Internal Waves Observed in the Lombok Strait (PDF), p. 83 (Decembro 2005). Arkivita el la originalo je 9a de oktobro 2011. Alirita 16a de majo 2008. Arkivigite je 2009-02-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-27. Alirita 2020-08-22.