Kardigano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino vestanta kardiganon.

.Kardigano estas trikita vesto kiu estas diferenca el la ĝenerala pulovero pro tio ke ĝi estas malfermebla antaŭen kaj fermebla per butonojzipo. La nomo derivas el James Thomas Brudenell, 7a grafo de Cardigan aŭ Kardigano, kiu ŝajne uzis la veston en la Krimea milito. La ĉefa kruda materialo estas lano, sed eblas ankaŭ produkti ilin el silkokotono, sed lastatempe eblas fabrikado ankaŭ el artefaritaj tekstilfibroj.

La kardiganoj povas esti desegnitaj por ajna tipo de uzantoj: viroj, virinoj, infanoj, beboj... Ili estas konsiderataj sportecaj vestoj, malpli formalaj ol plej el la ceteraj puloveroj kaj certe malpli ol konvenciaj jakoj. La trikitaj kardiganoj jam aperas en la vestaro de la tenisistoj, ambaŭsekse, en la 1910-aj jaroj. Kiel ĉe aliaj trikitaj vestoj, ili estas je la servo de la modo kaj ties populareco varias laŭlonge de la tempo.