Norman Lloyd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norman Lloyd
Persona informo
Norman Lloyd
Naskonomo Norman Perlmutter
Naskiĝo 8-an de novembro 1914 (1914-11-08)
en Jersey City
Morto 11-an de majo 2021 (2021-05-11) (106-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Novjorko • Boys High School vd
Familio
Edz(in)o Peggy Lloyd vd
Infanoj Josie Lloyd vd
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoro • voĉaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro • televida produktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 1923–2015 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Norman LLOYD (denaske Norman Perlmutter; naskiĝis la 8-an de novembro 1914, mortis la 11-an de majo 2021)[1][2] estis usona aktoro, produktoro kaj reĝisoro kun kariero en la distrindustrio kiu daŭris preskaŭ unu jarcenton. Li laboris en ĉiu grava faceto de tiu industrio kiel en teatro, radio, televido kaj kino, starte en 1923 kun lasta filmo ĝis nun, "Trainwreck", publikigita en 2015.

En la 1930-aj jaroj, li estis metilernanto en la Civic Repertory Theatre de Eva Le Gallienne kaj laboris kun influaj grupoj kiel la unuo Living Newspaper de la Federacia Teatroprojekto, en la "Mercury Theatre" kaj en la "Group Theatre" de Novjorko. La longa profesia asocio de Lloyd kun Alfred Hitchcock ekis per ludado de portreto de Naziisma agento en la filmo Saboteur (1942). Li aperis ankaŭ en Spellbound (1945), kaj estis produktoro de la antologia televidserio de Hitchcock, nome Alfred Hitchcock Presents. Lloyd reĝisoris kaj produktoris epizodajn televicprogramojn laŭlonge de la 1950aj, 1960aj kaj 1970aj jaroj. Kiel aktoro, li aperis ankaŭ en ĉirkaŭ 60 filmoj kaj televidaperoj, kun roloj kiel Bodalink en Limelight, Mr. Nolan en Dead Poets Society (1989) kaj Mr. Letterblair en The Age of Innocence (1993). En la 1980-aj jaroj, Lloyd atingis novan generacion de sekvantoj ludante Dr. Daniel Auschlander, unu el la stelulaj roloj en la medicina dramo St. Elsewhere.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]