Bernhard Hippler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Hippler
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1947 (1947-08-20) (76-jaraĝa)
en Hemmerde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto
vdr

Bernhard Johannes HIPPLER (naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1947 en Unna-Hemmerde) estas germana pedagogo, historiisto kaj pastro romkatolika de longe aktiva en Aŭstrio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte filozofion, teologion, psikologion kaj historion ĉe la universitatoj de Innsbruck kaj Munkeno li ordinitis pastro en la 11.5.1972. Post ekzameniĝo instrurajta li deĵoris ekde 1975 kiel gimnazia instruisto ĉe la Ursulaninoj en Innsbruck.

Lia episkopa moŝto Paulus Rusch nomumis lin en la jaro 1979-a universitata paroĥestro. Sekve Hippler reorganizis kaj la en 1973 fare de la Aŭstria episkoparo malfunkciigitan altlernejan komunumon kaj la Katolikan universitatan junularon. Modelo tiu ĉi animzorganta konatiĝis ankaŭ ekstere de Tirolo sub la nomo Insbruka modelo.[1] Hippler anis ĉe la Pastrara konsilantaro, ĉe la Pastorala konsilio, estis delegito tirola ĉe Laborgrupo de la aŭstraj pastraraj konsilioj kiel ankaŭ deputito ĉe la Insbruka dioceza forumo. En la 26.6.2015 li oficiale adiaŭitis kiel animzorganto altlerneja de Innsbruck.

Hippler estas membro kaj honora prezidanto de la katolika studenta korporacio K.Ö.H.V. Alpinia Innsbruck ene de ÖCV; ĉe Alpinia kaj kelkaj aliaj korporacioj li animzorgantas daŭre.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bernhard Hippler en la germana Vikipedio.