Miklós Kengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Kengyel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1953 (1953-08-15)
en Kaposvár
Morto 4-an de oktobro 2017 (2017-10-04) (64-jaraĝa)
en Pécs
Tombo Kaposvár
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Miklós Kengyel [miklOŝ kendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kengyel Miklós estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

Miklós Kengyel[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1953 en Kaposvár, li mortis la 4-an de oktobro 2017 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Kengyel maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1971, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1977. En la sama jaro li edziĝis. Inter 1977-1983 li estis asistanto, poste lektoro, inter 1987–1994 docento, poste profesoro en la universitato. Inter 1991 kaj 2015 li estis katedrestro, inter 1991–1993 li estis vicdekano, inter 1993–1999 dekano. Intertempe en 1985 li kandidatiĝis, en 2006 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. En la studjaro 1990 li havis stipendion en Frankfurto ĉe Majno. Inter 2003-2007 li estis ankaŭ rektoro de Universitato Andrássy, de 2015 ĝis sia morto li instruis en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Ekde 1991 li verkis studentajn lernolibrojn. Li ricevis germanan premion en 2004.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tanúbizonyítás a polgári perben (disertaĵo 1985, eldonita: 1988)
  • A polgári bíráskodás hétköznapjai (libro, 1990)
  • Perkultúra (1993)
  • A polgári peres eljárás kézikönyve (1995)
  • Magyar Polgári Eljárásjog (studenta lernolibro, 1998, 12-a eldono en 2014)
  • Magyar polgári eljárásjog (2002)
  • A bírói hatalom és a felek rendelkezési joga a polgári perben (monografio, 2003)
  • Európai Polgári Eljárásjog (studenta lernolibro, 2006, denove: 2009)
  • Europäisches Zivilverfahrensrecht. Bestandsaufnahme und Zukunftperspektiven nach EU-Erweiterung (2007)
  • Der Einfluss des Europäischen Zivilverfahrensrechts auf die nationalen Rechtsordnungen (2009)
  • Perkultúra. A bíróságok világa – A világ bíróságai (2011)
  • Electronic Technology and Civil Procedure. NewParths to Justice from Around the World (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]