Juliette Drouet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliette Drouet
Persona informo
Naskonomo Juliette Joséphine Gauvain
Naskiĝo 10-an de aprilo 1806 (1806-04-10)
en Fougères, Ille-et-Vilaine,  Francio
Morto 11-an de majo 1883 (1883-05-11) (77-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo, Seine,  Francio
Tombo Cimetière Nord de Saint-Mandé
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo James Pradier • Anatoly Nikolaievich Demidov, 1st Prince of San Donato • Victor Hugo
Infano Claire Pradier
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Juliette DROUET, denaske Julienne Josephine Gauvain (10a de aprilo 1806 – 11a de majo 1883), estis franca aktorino. Ŝi abandonis sian karieron teatran iĝinta ama(n)tino de Victor Hugo, por kiu ŝi laboris kiel sekretario kaj veturakompananto. Juliette akompanis Hugo en sia ekzilo en la Manikaj Insuloj, kaj verkis milojn da leteroj al li laŭlonge de sia vivo.

Ŝi estis bone edukita en literaturo kaj poezio. Ĉirkaŭ 1825, ŝi iĝis ama(n)tino de la skulptisto James Pradier, kiu reprezentis ŝin en statuo simbolante Strasburgon, en la Placo de la Konkordo en Parizo. Ili kunhavis filinon, nome Claire. Konsilita de Pradier, ŝi ekkarieris kiel aktorino en 1829, dekomence en Bruselo, poste en Parizo. En tiu epoko ŝi ĝistiame Gauvain ekuzis la familinomon de sia onklo, Drouet.

En 1833, dum ludado de la rolo de la Princino Négroni en la teatraĵo Lucrèce Borgia (pri Lucrezia Borgia), ŝi renkontiĝis kun Victor Hugo, kies edzino Adèle Foucher estis havanta amaferon kun la kritikisto Charles Augustin Sainte-Beuve.[1] Ŝi forlasis sian teatran karieron post dediĉi sian vivon al sia ama(n)to. Ŝia lasta testra rolo estis tiu de Lady Jane Grey en la teatraĵo de Hugo nome Marie Tudor. Ŝi iĝis sekretario kaj veturakompananto de Hugo. Dum multaj jaroj ŝi vivis enfermitan vivon, elirante de hejmo nur en sia kompanio. En 1852, ŝi akompanis lin en sia ekzilo en Jersey, kaj poste en 1855 en Guernsey. Ŝi verkis milojn da leteroj al li laŭlonge de sia vivo, kio atestis ŝian verkotalenton laŭ Henri Troyat kiu verkis ŝian biografion en 1997. Ĉiujare, el la 16a de februaro 1833 ĝis 1883, ili celebris la datrevenon de la unua nokto kiun ili pasigis kune.[2] Victor Hugo eĉ trudis tiun personan anekdoton en la intrigo de Les Misérables: la nuptonokto de Marius kaj Cosette okazas en la sama dato.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leslie Smith Dow (1993). Adele Hugo. Goose Lane. p. 26. ISBN 978-0-86492-168-0.
  2. Hugo, Victor, Choses vues, 1870-1885, Gallimard, 1972, ISBN 2-07-036141-1, p. 515.
  3. (Parto V, Libro 6, Ĉapitro 1)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Simone de Beauvoir, Patrick O'Brian (tradukisto). The Coming of Age. W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-31443-X
  • Juliette Drouet, Evelyn Blewer (eldonisto), Victoria Tietze Larson (tradukisto). My Beloved Toto: Letters from Juliette Drouet to Victor Hugo 1833-1882. State University of New York Press (Junio 2006) ISBN 0-7914-6572-1
  • Graham Robb, 1999. Victor Hugo: A Biography. W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-31899-0
  • Henri Troyat, 1997. Juliette Drouet: La prisonnière sur parole. Flammarion. ISBN 2-08-067403-X