Sivan Perwer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sivan Perwer
Persona informo
Naskonomo İsmail Aygün
Aliaj nomoj Şivan Perwer
Naskiĝo 23-an de decembro 1955 (1955-12-23) (68-jaraĝa)
en Siverek
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
vdr

Şivan Perwer, naskiĝnomo İsmail Aygün, (naskiĝis proksime de Viranşehir, Şanlıurfa, Turkio, la 23-an de decembro 1955) estas kurda poeto, verkisto, muzikologo, kantisto kaj muzikanta per la tembûr (t.e. kurda baglamo/saz). Li estas unu el la plej konataj dengbêj (kurdaj bardoj). La muziko de la kantisto fariĝis simbolo de la kurda nacia identeco[1]. Kurda bardo devas memori centojn da kantoj, kiuj konservas la kurdan kulturon[2]. Li prikantas la pejzaĝojn de Kurdio, historiajn kurdajn temojn kaj tradiciojn, sed ankaŭ la sorton de la kurdoj en Turkio, Irako, Sirio kaj Irano. Kvankam malpermesite, li kantis antaŭ dekmiloj da ĉeestantoj en sia denaska lingvo (kurdí) kaj tial estis enkarcerigita. Ankaŭ registri kanton tiutempe en Turkio eblis nur en la turka[3]. Dum multaj jaroj liaj kantoj estis malpermesitaj en Irako, Irano kaj Turkio[3]. Li kantas tradiciajn, popolajn, klasikajn kaj protestajn kantojn, sed ankaŭ kantojn pri libereco, amikeco, amo kaj paco, en kurda lingvaro[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Şivan Perwer studis matematikon kaj muzikologion. Li fariĝis unu el la plej popularaj kantistoj de sia generacio en Kurdio kaj la kurda diasporo.

Dum multaj jaroj liaj kantoj estis malpermesitaj en Irako, Sirio kaj Turkio, ĉar ili estas kantataj en la kurda (kurmanĉa) kaj ofte esprimas la subpremadon de la kurda popolo en Mezoriento. Sonkasedoj de lia muziko estis transdonitaj kaj interŝanĝitaj kaŝe, malgraŭ la risko de malliberigo aŭ mortigo. Li ankaŭ donis koncerton por kurdaj rifuĝintoj.

En 2004 Şivan prenis iniciaton por la "plibonigo de kulturo en socio" per la kreado de la Internacia Kultura Fondumo Şivan Perwer en Frankfurto, Germanio.

Şivan Perwer eldonis jam pli ol dudek kvin albumojn, muzikfilmetojn kaj dokumentajn filmojn. Li verkis plurajn librojn kaj diversajn aliajn publikaĵojn. Şivan ricevis multajn honorajn doktorigojn kaj internaciajn premiojn pri mondmuziko.

En 2009 Şivan subskribis kontrakton kun la kurda televidkanalo de la Kurda Instituto en Parizo (fr. "Institut kurde de Paris"), kie li laboris kiel ĝia ambasadoro. Ĉi tiu instituto celas subteni la kurdan komunumon en Francio en la scio de siaj lingvo, historio kaj kultura heredaĵo. Ekde 2013 (post 38 jaroj) li sukcesis reveni al Irako[4][5].

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Govenda Azadixwazan (1975)
  • Hevale Bar Giranim (1976)
  • Herne Pes (1977)
  • Ey Ferat (1978)
  • Kine Em (1979)
  • Hay Dil (1980)
  • Flava Min Rabe (1981)
  • Agiri (1982)
  • Bilbilo / Ferzê (1983)
  • Dotmam (1985)
  • Lê Dîlberê (1986)
  • Helebçe (1988)
  • Xewna Min / Qasimlo (1991)
  • Zembîlfiros (1992)
  • Ya Star (1995)
  • Naze (1996)
  • Heviya Te (1999)
  • Roj û Heyv (2000)
  • Sarê (2001)
  • Helbestên bijartî yên 1 / Kirîvê (2002)
  • Helbestên bijartî yên 2 / Klasîk (2003)
  • Helbesten Bijarti yên 3 (2004)
  • Min bêriya te kiriye (2004)
  • Diwana Şivan Perwer (2005)
  • Destana Rojava (2011)
  • Şivanname / Gazınd (2013)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abdullah İncekan: Şivan Perwer - Efsaneya Zindî. Istanbul 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) James Reynolds, Returning hero Sivan Perwer divides Kurds, BBC News, la 18-an de novembro 2013.
  2. (an) Intervjuo kun Sivan Perwer, Med-Music on the move: Music of immigrants in Europe, arĥivita de la originalo ĉe Wayback Maŝino
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) Biografio de Sivan Perwer, Musimoza
  4. (tr) Perwer ve Tatlıses: Biz barışa geldik, Radikal, la 16-an de novembro 2013
  5. (en) Iconic Kurdish musician returns to Turkey after 38 years of exile to 'sing for peace, arĥivita de la originalo en Wayback Maŝino, Hürryet Radikal Daily News, la 16-an de novembro 2013.