Aaron Koenig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aaron Koenig
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1964 (1964-01-01) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aaron KOENIG (naskiĝis en 1964) estas muzikisto de La Mondanoj, entreprenisto kaj ĵurnalisto. Ekster la Esperanto-movado, li konatiĝis kiel germana politika aktivulo, kaj de la jaro 2012 kiel fakulo pri bitmono.

Li eldonis propran albumon: "Aaron brazilumas esperante", kun bosanovoj, registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca. Tiu disko estis eldonita de periodaĵo AHOI Aŭdvida Komunikado en 1989.[1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine [2] La albumo tutmonde en Esperanto diskonigis plurajn ikonajn kantojn pri Rio-de-Ĵanejro, kiel Knabino el Ipanema, prikantanta la marbordan kvartalon Ipanema kaj Korkovado, prikantanta la samnoman monton apud la urbocentro.

Krome li verkis esperantlingvajn komiksojn, ekzemple "Legomoj atakas la teron" en GEJ-Gazeto 6/1988 kaj dezajnis esperantan t-ĉemizon eldonitan de Germana Esperanto-Junularo.

La 4-an de julio 2009, li elektiĝis estrarano de la Pirata Partio de Germanio. En majo 2010, li eksiĝis el la Pirata Partio post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno. En septembro 2010, li kunfondis la liberalan partion "Die Freiheit" ("La Libereco"). Li eksiĝis el tiu partio meze de novembro 2011.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • BITCOIN - Geld ohne Staat: Die digitale Währung aus Sicht der Wiener Schule der Volkswirtschaft, 2015
  • A Beginners Guide to Bitcoin And Austrian Economics, 2015
  • Cryptocoins - Investieren in digitale Währungen, 2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]