Taŭbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversnaciaj viroj portantaj Taŭbon en Salalah, Omano.

Taŭbo (en araba: ثَوْب‎), nomita ankaŭ Qamīṣ aŭ Kamiso (en araba: قَمِيص‎), estas ĝismaleola vestaĵo, kutime kun ankaŭ longaj manikoj, simila al kaftanotuniko. Ĝi estas ofte vestata en la Araba Duoninsulo, Irako, najbaraj arabaj landoj, sudaj kaj sudokcidentaj havenoj kaj insuloj de Irano, kaj en kelkaj landoj en Orienta Afriko (kie nomiĝas kanzu en svahila) kaj Okcidenta Afriko. Sube plej ofte oni vestas ŝalvaronpantalonon, izaron aŭ lungi sub la taŭbo.

Tiu vestaĵo povas indiki altan socian rangon kaj esti uzata por specialaj ceremonioj kiaj nuptoj kaj funebroj.

Taŭboj estis fabrikitaj origine en Sirio, Irako kaj Jordanio.