György Lázár (urbestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Lázár
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1851 (1851-04-17)
en Szeged
Morto 30-an de januaro 1915 (1915-01-30) (63-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

György Lázár [djordj lAzAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lázár György János Lajos estis hungara advokato, prokuroro, urbestro, parlamenta deputito, fondinto de Societo Dugonics en 1892.

György Lázár[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1851 en Szeged, li mortis la 30-an de januaro 1915 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Lázár maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1869, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1874, advokatan diplomon post 2 jaroj. Hejmenveninta li estis advokato. Dum la Inundo de Tiso (1879) li gvidis savojn de homoj per boatoj. En 1883 li iĝis ĉefprokuroro, en 1891 vicurbestro. En 1898 li estis elektita parlamentano, en 1904 urbestro. Li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li edziĝis en 1879, poste 3 gefiloj naskiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Emlékirat a szegedi egyetem ügyében (1894)
  • Ünnepi beszéd, melyet az 1848. évi törvények szentesítésének évfordulóján... (1898)
  • Visszaemlékezés a nagy árvíz napjaira (1909, libro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]