Karnavalo de Venecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maskitoj antaŭ veneciaj palacoj.
Masko antaŭ veneciaj palacoj.

La Karnavalo de Venecio (en itala: Carnevale di Venezia) estas ĉiujara festivalo okazigita en Venecio, Italio. La karnavalo finas per la kristana festo de la Karesmo, kvar dek tagojn antaŭ la Pasko, en la marda karnavala tago (Martedì Grasso), unu tagon antaŭ la Cindra merkredo. La festivalo estas fame konata pro siaj tipaj maskoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu karnavalo estas tute diferenca al tiuj observataj en la cetero de la mondo. Dum la 10 tagoj de tiu festo, la homos maskas sin kaj iras surstrate promeni kaj fotiĝi, ĉu laŭ organizitaj paradoj aŭ improvizitaj. Nuntempe miloj da vizitantoj venas al Venecio en tiuj datoj por admiri la spektaklaj maskoj kaj vestoj de kiuj investas milojn da eŭroj por estis elegantegaj kiel steluloj dum kelkaj tagoj de la jaro aŭ nur por mikisiĝi inter la homamasoj kaj perdiĝi tra la stratetoj de tiu unika urbo. Ankaŭ la Granda Kanalo de Venecio estas tre grava scenejo kie rigardi la gondolojn aŭ manĝi frittella, nome tipa dolĉaĵo. La rekordo de vizitantoj kaj eventoj okazas en la karnavala mardo.

La maskovestoj estas vestoj kiuj similas al historiaj vestoj de la 17a al 18a jarcentoj de Venecio, kvazaŭ ili estus ĵus elprenitaj el pentraĵo. Dum la karnavalo, ankaŭ oni organizas multajn eventojn kaj festojn, kelkaj el kiuj privataj al kiuj estas malfacile eniri seninvite. La prezoj de tiuj festoj estas altaj, kaj unu nokto povas kosti eĉ ĝis 500 €, do nur por riĉuloj. La celo de la majoritato de la vizitantoj estas vidi Venecion dumkarnavale kaj fotiĝi kun la plej bonkvalitaj maskovestoj.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

La agado de la novelo "The Cask of Amontillado", verkita de Edgar Allan Poe, okazas en Venecio dum la karnavalo.

Veneciaj maskoj aperas ĉefe en la filmo Eyes Wide Shut kaj en la filmo de Marco Bellocchio nome La visione del sabba. Famaj vendejoj liveris maskojn kiel Ca' Macana[1] kaj Il Canovaccio[2] en Venecio.

La karnavalo estis priskribita en la videoludo de 2009 nome Assassin's Creed II.[3] La karnavalo estis priskribita ankaŭ en la videoludo de 2005 nome Slaj 3: Honoro Inter Ŝtelistoj.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Pauline Frommer's Italy de Keith Bain, Reid Bramblett, Pippa de Bruyn, William Fink, Barbie Latza Nadeau p. 333
  2. Frommer's Northern Italy: Including Venice, Milan & the Lakes de John Moretti p. 168
  3. McWhertor, Michael (24a de februaro 2009). "Rumor: Assassin's Creed II Moves To Venice". Kotaku. Gizmodo Media Group. Alirita la 27an de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]