Johann Adolph Jacobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Adolph Jacobi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1769 (1769-01-01)
en Großkochberg
Morto 1-an de januaro 1847 (1847-01-01) (78-jaraĝa)
en Waltershausen
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Infano Eduard Adolf Jacobi
Okupo
Okupo filologo • universitata instruisto • Protestanta teologo • instruistopastoroSuperintendanto
vdr

Johann Adolph JACOBI (ankaŭ Johann Adolf Jacobi; naskiĝinta la 9-an de aŭgusto 1769 en Großkochberg, mortinta la 12-an de aŭgusto 1847 en Waltershausen) estis germana teologo kaj luteranisma paroĥestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jacobi, filo pastora, iris por studi teologon kaj filozofion ĉe la Universitaton de Göttingen. Post la studofino en 1797 li iĝis lernejestro de la Urba lernejo kaj diakono en Jena; krome li fariĝis en 1798 eksterorda profesoro pri filozofio ĉe la Universitato de Jena.

En 1799 Jacobi iĝis paroĥestro en Ruhla, kaj en 1801 landa lernejinspektisto kaj konventa predikisto en Gotha; fine li nomumitis en 1812 supera paroĥestro kaj superintendanto en Waltershausen. En 1819 li iĝis honora doktoro ĉe la altlernejo de Vroclavo pri teologio.[1]

La ministerikonsilisto kaj supera kortega predikisto en Gotao Eduard Adolf Jacobi estis filo lia.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Annotationes in selecta Jobi loca, 1795.
  • Die Psalmen übersetzt mit Anmerkungen, 2 volumoj, 1796.
  • Die Geschichte Jesu für denkende und gemüthvolle Leser, 2 volumoj, Sondershausen 1816–1818, (2a volumo kun la aldona titolo Die Apostelgeschichte).
  • Eichenlaub um Luther's Aschenkrug gewunden, 1817.
  • Eichenlaub, auf Luthers Grab gestreut, im Jahre 1817, 2a eldono, Hennings, Erfurt 1817.
  • kun Johann Christoph Friedrich GutsMuths: Deutsches Land und deutsches Volk, 4 Bände, Leipzig, 1820–1826.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Pretzsch: Verzeichnis der Breslauer Universitätsschriften 1811–1885. Mit einem Anhange enthaltend die ausserordentlichen und Ehrenpromotionen sowie die Diplomerneuerungen. Korn, Breslau 1905, p. 336 (Digitalisat)

Literaturo[redakti | redakti fonton]