Teimour Radjabov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teimour Radjabov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1987 (1987-03-12) (37-jaraĝa)
en Bakuo
Loĝloko Bakuo
Ŝtataneco Azerbajĝano
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Teimour Boris oghlu RADJABOV (azerbajĝane Teymur Boris oğlu Rəcəbov naskiĝis la  12-an de marto 1987(nun 1987-03-12)) estas azerbajĝana ŝaka grandmajstro kaj iama ŝaka mirinfano. Sur la FIDE rangolisto de junio 2015 Radjabov havis Elo-nombron de 2738, igante lin #1 en Azerbajĝano kaj 22-a en la mondo.

Radjabov gajnis la titolon de grandmajstro en marto 2001 en la aĝo de 14, igante lin la dua plej juna grandmajstro en tiutempo. En Linares 2003, ankoraŭ ne 16 jara, li iĝis la unua ludanto en sep jaroj, kiu venkis Garri Kasparov per la nigraj pecoj, atingo neniam plu ripetita ĝis la emeritiĝo de Kasparov du jarojn poste.[1] Dum la pli frua kariero de Radjabov, lia ludstilo estis priskribita kiel atakema kaj taktika. Pli posta Radjabov evoluis en pli universalan ludon, akirado de malgranda sed decida avantaĝo per blankaj pecoj, konservante sian karakterizan dinamikon per la nigraj pecoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barden, Leonard. Kasparov defeated by 15-year-old prodigy (angle). The Guardian. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]