Michel Camdessus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Camdessus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1933 (1933-05-01) (90-jaraĝa)
en Bajono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de ParizoInstituto pri Politikaj Studoj de ParizoNacia Lernejo pri Administrado
Okupo
Okupo ekonomikisto • bankisto
vdr

Michel CAMDESSUS (1a de majo 1933) estas franca ekonomikisto kaj administristo kiu estis Administra Direktoro de la Internacia Monfonduso (IMF) el la 16a de januaro 1987 ĝis la 14a de februaro 2000. Ĝis nun, li estas la plej longe servanta Administra Direktoro de la IMF.

Inter la plej gravaj okazaĵoj de lia postentempo estis la Financa krizo de 1997 en Sudorienta Azio. Lia rolo estis kritikita kiel malatento al la unikaj cirkonstancoj de la orientaziaj landoj kaj pro la blinda trudado de politiko kiu estis sekvita en Meksiko, kio kondukis al konsiderinda tumultaro en landoj kiel Indonezio.[1]

Antaŭe, li estis Deputita Guberniestro kaj Guberniestro de la Banko de Francio el novembro 1984 ĝis sia translokiĝo al Vaŝingtono.

Notoj[redakti | redakti fonton]