András Patyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Patyi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1969 (1969-03-19) (55-jaraĝa)
en Békéscsaba
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedQ990805
Okupo
Okupo juristojuĝisto • jurosciencisto • universitata instruisto
vdr

András Patyi [andrAŝ patji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patyi András estis hungara notario, juĝisto, altlerneja instruisto.

András Patyi[1] naskiĝis la 19-an de marto 1969 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Patyi maturiĝis en gimnazio en Gyula, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1993. Post 3 jaroj li akiris diplomon en pli alta nivelo en Universitato de Amsterdamo. Post siaj studoj li havis plurajn jurajn postenojn, sed samtempe li instruis en universitatoj.

Jura kariero[redakti | redakti fonton]

Komence kaj inter 2006-2009 li laboris en la Konstitucia juĝejo, en 1996 en oficejo de ombudsmano, inter 1997 kaj 2006 li estis notario en Hegyvidék, inter 2009-2011 li estis juĝisto en la ĉefjuĝejo. Inter 2013-2018 li gvidis komisionon pri la tutlandaj elektoj. Li ricevis premiojn inter 1993-2018 (en 2017 usonan premion). Lia edzino naskis dufoje.

Instrua kariero[redakti | redakti fonton]

Inter 1994-2004 li instruis en la Universitato Attila József (asistanto 1994, lektoro 1997). Intertempe en 2002 li akiris sciencan gradon Ph.D. en Universitato de Pécs, poste li instruis en Universitato István Széchenyi (docento 2003), kie inter 2007-2010 li estis vicdekano. Li habilitiĝis en 2011, poste li atingis la instruan rangon profesoro, en 2012 li estis katedrestro. Inter 2012-2018 li estis rektoro de Nacia Universitato pri Publikaj Servoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Közigazgatási bíráskodásunk modelljei (múlt, jelen, jövendő) (disertaĵo, 2002)
  • Közigazgatási jog II. Közigazgatási hatósági eljárásjog. (redaktoro, 2007)
  • Közigazgatás –Alkotmány - Bíráskodás (2011)
  • Patyi András: Good Governance and Good Public Administration, Public Governance Administration and Finance Law Review in the European Union and Central Eastern Europe (2016)
  • A magyar közigazgatási bíráskodás elmélete és története (2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]