Serra da Estrela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serra da Estrela
La Serra da Estrela el sudoriento
La Serra da Estrela el sudoriento
montara sistemo • mountain chain • Natura 2000 protected area • Loko de Komunuma Gravo
Alteco 1 993 m
Situo Distrikto Guarda, Portugalio
Parto dela Centra Sistemo
Elstaraĵo Torre
Longo 100 km f1
Geografia situo 40° 19′ N, 7° 37′ U (mapo)40.321888888889-7.6129166666667Koordinatoj: 40° 19′ N, 7° 37′ U (mapo) f4
Serra da Estrela (Portugalio)
Serra da Estrela (Portugalio)
DEC
Serra da Estrela
Serra da Estrela
Situo de Serra da Estrela
Map
Serra da Estrela
Mineraloj Granito
Rimarko Plej alta montaro de la portugala ĉeftero
vdr

La Serra da Estrela, en Esperanto "Montaro de la Stelo" aŭ "Stelmontaro", estas la plej okcidenta parto de la ibera montaro kaj samtempe la plej alta montaro sur la portugala teritorio en kontinenta Eŭropo. La koro de la montaro hodiaŭ formas la Naturan Parkon Serra da Estrela kaj la sola skiregiono de Portugalio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Serra da Estrela situas en la nordorienta parto de Portugalio, kun distanco de 200 km de Porto, 300 Km de Lisbono kaj 400 km de Madrido.

Montaro[redakti | redakti fonton]

La plej alta pinto, kun 1993 metroj super la marnivelo estas Torre, nome la dua plej alta monto en tuta Portugalio[1] (nur Montanha do Pico, en Acoroj, superas ĝin je 358 metroj).[2] Ĝi formas parton de pli ampleksa montararo nome Sistema Central, en ties subsistemo nomata montarsistemo Montejunto-Estrela, kiu etendas sin sudokcidente-nordoriente el la montaro Montejunto, kaj kies plej alta montopinto estas la Monto Almanzor.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La montaro estas riĉa el la vidpunkto de hidrologio, ĉar el la montaro elfluas nombraj akvejoj, el kiuj elstaras tri riveroj: nome la Alva, Mondego kaj la rivero Zêzere, kiu post 200 km alfluas al la Taĵo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Someroj estas sekaj kaj varmaj, kun plej multe de la pluvokvanto de oktobro ĝis majo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj ekonomiaj faktoroj en la Serra da Estrela estas mielo, Cão da Serra da Estrela estas tipe loka pasthundo kaj Queijo Serra da Estrela estas tipe loka fromaĝo.

Longe oni prilaboris la abundan ŝaflanon en la regiono, sed intertempe tiu ĉi industribranĉo perdis grandan parton de sia graveco, kvankam nuntempe ĝi denove ĝuas kreskantan atenton.

Krom agrikulturo, ankaŭ turismo grave kontribuas al la loka ekonomio.

La riveroj, nome tiuj de la Douro, Mondego kaj Taĵo, nutras la tri plej grandajn akvorezervujoj de Portugalio kaj provizas la loĝantoj de la tri plej grandaj urboj, nome Lisbono, Porto kaj Koimbro (Coimbra) per trinkakvo kaj elektro.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Serra da Estrela estas bone evoluinta por turismo. Ekde la 19-a jarcento ĝi estas uzata por kuraclokaj restadoj. Kelkaj el la kuraclokcentroj konstruitaj en tiu tempo daŭre funkcias hodiaŭ. Ekzistas densa reto de markitaj migraj vojoj, kiu etendiĝas sur entute ĉirkaŭ 357 kilometrojn. Ĉar la vetero en La Serra da Estrela povas ŝanĝiĝi tre rapide rekomendas aĉeti mapon antaŭ ol piedmigri.

Dum la plej multaj pintoj estas facile alireblaj por migrantoj, aliaj ne estas. La Serra da Estrela estas la sola vintra sportejo kie eĉ eblas glacigrimpado.

Krom la neĝo kiu ĉiam ĉeestas vintre, de speciala faŭno kaj flaŭro, la vizitantoj estas altiritaj de la orografio de kolosaj proporcioj (ekz. Cântaro Magro) kaj de la homa, kultura, historia kaj kuirarta riĉecoj de la regiono.

Naturparko[redakti | redakti fonton]

La Serra da Estrela estas integrita en la naturparko de la Serra da Estrela, kiu ekde sia kreado en la 16-a de julio 1976 iĝis la plej granda protektita areo en Portugalio[3].

La ĉefaj municipoj de tiu Nacia Parko estas Seia kaj Covilha, kiu estas la plej granda urbo en tiu areo, sed vizitcentroj situas ankaŭ en Manteigas, Gouveia kaj Guarda.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La esplorinstalaĵo CISE (Centro de Interpretação da Serra da Estrela) situas en Seia kaj ofertas al vizitantoj konstantan virtualan multmedian ekspozicion pri la Serra da Estrela. Ĝi estas unu el la du ejoj de la naturmedia filmfestivalo Festivalo Internacional de Cinema Ambiental da Serra da Estrela (CineEco), kiu okazas ĉiujare ekde 1995,

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Serra da Estrela». Visit Portugal Alirita la 27an de oktobro 2020.
  2. «Pico (Açores) – Uma montanha única». Arkivigite je 2015-07-08 per la retarkivo Wayback Machine Itinerante.pt Jam ne plu funkcianta.
  3. «Turismo do Centro quer acesso alternativo à Torre da Serra da Estrela». Observador. 2a de feburaro 2015, alirita la 27an de oktobro 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historiaj vilaĝoj de Portugalio

Cerdeira (ardeza vilaĝo en Porgualio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

CineEco – Festival Internacional de Cinema Ambiental da Serra da Estrela