Péter Polt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Polt
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1955 (1955-09-06) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pálné Veres High School • Universitato Eötvös Loránd
Infanoj 3
Okupo
Okupo juristoakuzisto
vdr

Péter Polt, laŭ hungarlingve kutima nomordo Polt Péter estis hungara plej supera prokuroro, altlerneja instruisto.

Péter Polt[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Polt maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1980, post 2 jaroj juĝistan-prokuroran diplomon. Inter la 2 diplomoj li estis juna juristo en la prokurorejo. Li estis asistanto en la universitato (1983-1985), poste lektoro (1985-2017). En tiu periodo li partoprenis postbakalaŭrajn kursojn en Strasburgo (1984, 1990) kaj Hago (1986). Inter 1986-1995 li ankaŭ estis advokato en privata advokata ateliero, krome inter 1990-1995 li havis postenon en la ministerio. En 1993 li membriĝis en Fidesz, sed poste li ne akiris parlamentan mandaton, poste li forlasis la partion. Inter 1995 kaj 2000 li estis vicombudsmano, inter 2000-2006 kaj ekde 2010 li estis la plej supera prokuroro. En tiu digno li ricevis plurajn kritikojn. Inter 1999-2007 li instruis en Universitato István Széchenyi, ekde 2006 en Katolika Universitato Péter Pázmány, kie en 2011 li akiris sciencan gradon Ph.D. Inter 2012-2017 li instruis kiel docento en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj, poste jam kiel profesoro. Lia habilitiĝo okazis en 2016, poste li estas katedrestro. Li ricevis 3 premiojn inter 1981-2010. Li edziĝis trifoje (pro eksedziĝoj) kaj li havas 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Jogsegélyszolgálat a tervezőintézetben (1980)
  • Egy új közösségi jogintézmény: az európai ombudsman (1998)
  • A kiadatás alkonya - egy új jogintézmény az európai letartóztatási parancs (2002)
  • A parlamenti mentelmi jog, mint büntethetőségi akadály (disertaĵo, 2011)
  • Hungarian Regulation on the protection of the financial interests of the European Union and prosecutorial actions against budget fraud in practice (2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]