Kemia termodinamiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J. Willard Gibbs - fondinto de kemia termodinamiko.

Kemia termodinamiko estas la studo de interrilatoj de varmo kaj laboro kun kemiaj reakcioj aŭ kun fizikaj ŝanĝoj de stato ene de limoj de la leĝoj de la termodinamiko. Kemia termodinamiko inkludas ne nur laboratoriajn mezurojn de variaj termodinamikaj proprecoj, sed ankaŭ la aplikojn de matematikaj metodoj al la studo de kemiaj demandoj kaj al la spontaneco de la procezoj.

La strukturo de kemia termodinamiko estas bazita sur la unuaj du leĝoj de la termodinamiko. Starte el la unua kaj dua leĝoj de la termodinamiko, kvar ekvacioj nomitaj la "fundamentaj ekvacioj de Gibbs" povas esti derivitaj. El tiuj kvar, multaj ekvacioj, rilataj al la termodinamikaj proprecoj de termodinamika sistemo povas esti derivitaj uzante relative simplan matematikon. Tio skizas la matematikan kadron de kemia termodinamiko.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ott, Bevan J.. (2000) Chemical Thermodynamics – Principles and Applications. Academic Press. ISBN 0-12-530990-2.