Ni Hua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ni Hua
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1983 (1983-05-31) (40-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

NI Hua (ĉine 倪華 naskiĝis la  31-an de majo 1983(nun 1983-05-31) en Ŝanhajo) estas ĉina ŝaka grandmajstro kaj la nacia teama kapitano. Li estas trifoja nacia ĉampiono. En 2003 li fariĝis la 15-a grandmajstro de Ĉinio kiam li estis 19 jaraĝa, en aprilo 2008 Ni Hua kaj Bu Xiangzhi ambaŭ estis la dua kaj tria ĉinaj ludantoj, kiuj trapais la 2700 Elo markon post Wang Yue.

Li estis membro de la ĉina teamo, kiu gajnis oran medalon ĉe la 41-a Ŝakolimpiko.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ni lernis ludi ŝakon kiam li estis ses jaraĝa. Li venkis en la S.T. Lee Pokalo por malpli ol 14 jaraĝaj ŝakistoj en 1996 kaj 1997 kaj ripetis la rezulton en pli alta aĝokategorio en 1999.

En 2000 li ludis en sia unua Ŝakolimpiko en Istanbulo, kie li atingis 5½/9. En februaro li akiris sian unuan GM normon ĉe la unua Saturday GM Tournament en Budapeŝto per 7/10. Li atingis sian duan GM normon dum aprilo 2001 ĉe la Ĉina Teama Ĉampionumo en Suĝoŭo kun poentaro de 6½/10, sia tria GM normo estis atingita ĉe la Tan Chin Nam Pokalo per poentaro de 6½/9 en Cindao, dum julio 2002. En la Ĉinio-Usono Summit Matĉo 2001, Ni gajnis rimarkindajn ludojn kontraŭ Dmitry Schneider kaj Hikaru Nakamura.

Al Ni estis aljuĝita la grandmajstra titolo en februaro 2003.

En aŭgusto 2004 Ni gajnis la unuan Dato' Arthur Tan Malajzianon Malferman Turniron en Kuala-Lumpuro. En la FIDE Monda Ŝaka Ĉampionumo 2004 li venkis Evgeny Vladimirov en raŭndo unu, sed perdis kontraŭ sia samlandano Ye Jiangchuan en la duan raŭndon.

En novembro 2005 la ĉina nacia teamo ĵus bezonis unu poenton por venki en la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo en Be'er Ŝeba, Israelo, sed la du finludaj perdoj de Ni Hua (kontraŭ Karen Asrian el Armenio kaj Alexander Morozevich el Rusio) ebligis al Rusio venki. Post tiun monato li konkuris en la Ŝaka Mondpokalo 2005 kie li perdis en la unua raŭndo kontraŭ Vasilios Kotronias.

En la 37-a Ŝakolimpiko Ni atingis 5½/9 sur kvina tabulo kaj helpis al la ĉina teamo gajni la arĝentan medalon, la unua medalo de Ĉinio iam ajn ĉe la viraj Ŝakolimpikoj.[1] En septembro 2006 li kundividis la unuan pozicion kun Bu Xiangzhi en la Monda Universitata Ĉampionumo.

Ni gajnis la Ĉinan Ŝakan Ĉampionumon sinsekve en 2006 kaj 2007. Dum decembro 2007 li venkis en la Prospero Pichay Pokalo en Manilo per poentaro de 7/9.

En aprilo 2008 Ni konkuris ĉe la Rusa Teama Ĉampionumo en Dagomys, Soĉi por la teamo Economist-SGSEU-1 (Saratov), kie li atingis poentaron de 7/11 (+4-1=6) kaj efikecon de 2735. En junio 2008 li fariĝis la nacia ĉampiono por la tria fojo per 7½/11 poentoj kaj efikeco de 2666.

Komence de septembro 2008 li konkuris por la teamo Mérida Patrimonio sur la tria tabulo ĉe la Division 2 - CECLUB Spanish Club Chess Championship. Liaj kunludantoj estis Dmitry Jakovenko, Pavel Eljanov, Zoltán Almási, Ibragim Khamrakulov kaj Miguel Llanes Hurtado. Ni Hua atingis 4/5 (+3-0=2) kaj lia teamo gajnis la grupon. Fine de septembro 2008 li konkuris ĉe la 5-a Rusio-Ĉinio Matĉo en Ningbo, kie li atingis 2½/5 kun efikeco de 2700 por la vira teamo (kunteamanoj estis Wang Yue, Wang Hao, Bu Xiangzhi, Li Chao).

En januaro 2009 li venkis en la 51-a Reggio nell'Emilia Ŝakturniro, fariĝante la unua ĉina ludanto, kiu iam venkis en tiu turniro. En 2009 li ludis ĉe la Kanada Malferma Turniro, 4-a Kolkatan Malferman Turniron, la Rusio-Ĉinio Matĉon, Ĉina Nacia Ĉampionumo, la Maotai Prince Cup China National Chess King- & Queen Championships kaj la Eŭropa Kluba Pokalo por la champions Economist Saratov.

Dum aprilo 2010 li gajnis la Azian Ŝakan Ĉampionumon en Subic Bay. Tiu rezulto kvalifikis lin al la Mondpokalo 2011, kie li perdis kontraŭ Ruslan Ponomariov en decidludoj.

En marto 2012 Ni Hua venkis en la 2a HDBank Pokalo en Ho-Ĉi-Min-urbo. En la posta monato li gajnis la 14-an Dubajan Malferman Turniron per poentaron de 7/9 en kiu li eliminis en decidrondoj Baadur Jobava, Mikheil Mchedlishvili, Normunds Miezis kaj Sandipan Chandan. En junio de tiu jaro li kundividis la unuan pozicion kun Bu Xiangzhi en la 3a Hajnana Danzhou Turniro per 6/9 kaj finis dua post decidrondo.

En majo 2013 li kundividis la duan lokon kun Bu Xiangzhi en la 4-a Hainan Danzhou Turniro. En aŭgusto 2013 Ni gajnis la 3an Ĉinan Rapidan Ŝakan Ĉampionumon en Shenzen.

En julio 2014 li gajnis la 22-an Montcada Malferman Turniron. En la 41-a Ŝakolimpiko en Tromsø, Norvegio 2014, li kontribuis al la historia venko de Ĉinio per 6½/9 sur la kvara ŝaktabulo kaj lia efikeco estis de 2723 per kiu li gajnis la individuan bronzan medalon sur tabulo kvar. En novembro 2014 li helpis la ĉinan teamon venki en la Scheveningen-stila matĉo kontraŭ la rumana olimpika teamo ĉe la Turniro de la 8-a King's Turniro en Mediaș, Rumanio.

En januaro 2015 Ni gajnis la Australian Malferman Turniron per 8½/9, 1½ poentoj antaŭ la aliaj konkurantoj.

Rimarkindaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 37th Chess Olympiad 2006 Open (angle). Chess-Results. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]