Tünde Szabó (naĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tünde Szabó
Tünde Szabó en 2018
Tünde Szabó en 2018
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1974 (1974-05-31) (49-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de BudapeŝtoScienca Universitato de SzegedKatolika Universitato Pázmány PéterUniversitato Eötvös Loránd
Infanoj 3
Parencoj Attila Sávolt
Okupo
Okupo naĝisto • politikistoadvokatojuristo
vdr

Tünde Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Tünde estas hungara naĝisto, olimpiano, advokato, subministro, parlamenta deputito, trejnisto.

Tünde Szabó[1][2] naskiĝis la 31-an de majo 1974 en Nyíregyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tünde Szabó estis naĝisto inter 1982-1992 en sia naskiĝurbo. En 1988 ŝi estis hungara junulara ĉampiono en (50, 100, 200 m dorsonaĝoj). Ekde 1989 ŝi konkursis en la plenkreskula kategorio. En 1991 ŝi akiris arĝentan medalon en monda ĉampioneco en Perto, en la sekva jaro same en Somera Olimpiko 1992. Dum ĉiuj okazoj la unua estis hungara fenomeno Krisztina Egerszegi. Post la Olimpiko ŝi finis la naĝadon kaj instruis naĝadon en Nyíregyháza. Ŝi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto en 1998, juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 2006, sportjuran diplomon en Katolika Universitato Péter Pázmány en 2009, fine medicinjuran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ŝi akiris sciencan gradon Ph.D. en la Gimnastika Universitato. En 2015 ŝi malfermis advokatan atelieron, sed iom poste tio ne estas aktiva pro la aliaj okupiĝoj. Ekde 2015 ŝi instruas en la Gimnastika Universitato, samtempe ŝi estas subministro pri sportaj aferoj, ekde 2018 ŝi estas parlamentano. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn inter 1992-2015. Ŝi havis edzon kaj naskis trifoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Sportsérültek jogai: Az agyrázkódás szabályozása és a felelősségi kérdése (kunaŭtoro, 2015)
  • Legal Protection for Athletes To Prevent Injuries Legislative Regulation in Hungary (kunaŭtoro, 2017)
  • Impact of Covid-19 on the Phisical activity and well-being of Hungarian athletes and sports professionals (kunaŭtoro, 2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]