Tom Segev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Segev
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1945 (1945-03-01) (79-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj hebreaangla
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoUniversitato de Bostono • Hebrew University Secondary School
Familio
Patro Heinz Schwerin
Patrino Ricarda Schwerin
Frat(in)o Jutta Oesterle-Schwerin
Okupo
Okupo ĵurnalistohistoriisto
vdr

Tom SEGEV (en hebrea: תום שגב‎; 1a de Marto, 1945) estas israela historiisto, verkisto kaj ĵurnalisto. Li estis asocia kun la nomitaj Novaj historiistoj de Israelo, grupo kiu defiis multajn el la tradiciaj konceptoj de la lando.

Liaj gepatroj fuĝis el Nazia Germanio pro siaj komunismaj tendencoj. Lia gepatra lingvo estis germana kaj poste studis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj doktoriĝis en la Universitato de Bostono. Li estis vizitanta profesoro en diversaj universitatoj de Usono, kaj kunlaboris por diversaj gazetoj. Ambaŭkadre li montriĝis kiel fakulo en la Holokaŭsto kaj en la movado por neadi ĝin.

La historio de Segev pri la socia kaj politika fono de la Sestaga Milito, nome 1967: Israel, the War, and the Year That Transformed the Middle East (2006) asertas, ke ne estis reala minaco por Israelo el milita vidpunkto. Segev ankaŭ dubas, ke la arabaj najbaroj estis reale atakontaj Israelon. Ankoraŭ, grandaj sektoroj de la israela loĝantaro havas realan timon ke Egipto kaj Sirio povas elimini ilin. La atako fare de la Jordania armeo al Okcidenta Jerusalemo estus haviginta ekskuzon por invadi Orientan Jerusalemon, laŭ Segev.

En Februaro 2018, Segev publikigis biografion de David Ben-Gurion.