László Szelestey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szelestey
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1821 (1821-09-14)
en Uraiújfalu
Morto 7-an de septembro 1875 (1875-09-07) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Resolution Party • Deák Party vd
Familio
Dinastio Szelestey family vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Szelestey [lAslO seleŝtei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelestey László estis hungara poeto, juristo, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis felsőszelestei (laŭ alia informo alsószelestei).

Litografio de Miklós Barabás en 1852 pri László Szelestey

László Szelestey[1] naskiĝis la 14-an de septembro 1821 en Uraiújfalu, li mortis la 7-an de septembro 1875 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szelestey lernis en Kőszeg, Sopron, Szombathely, poste li studis en Jura Akademio (Győr), fine li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1842, advokatan diplomon en la sekva jaro. Tamen li laboris nur mallonge, kiel juristo. Dum la studentaj jaroj en 1837 lia debuta poemo aperis, en 1842 jam lia debuta poemaro aperis. En la 1840-aj jaroj li apartenis al la opozicia rondo, eĉ li batalis por la hungara revolucio de 1848. En 1854 li vidviĝis, tial li translokiĝis al Pest (urbo), poste li fondis literaturan revuon. En 1860 li estis ĉefnotario de Vas (historia departemento), dum la mallonga sesio li estis parlamentano (1861). En 1864 li estis akuzita pro konspiro, li restis en prizono ĝis 1867. Inter 1871-1875 li denove estis parlamentano. Li havis la titolon reĝa konsilisto. Liaj poemoj similis al de Sándor Petőfi.

Elektitaj poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • Érzelemvirágok (1842)
  • Összes költeményeim (1852)
  • Kemenesi czimbalom (1853)
  • Falu pacsirtája (1854)
  • Tündérvilág (1855)
  • Pásztorórák (1859)
  • Egy rab álmai (1867)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato en Szombathely
  • memortabulo (1935) en Uraiújfalu

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]