Melisendo (Jerusalemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melisendo
Reĝino de Jerusalemo
Persona informo
Naskiĝo 1105
en Jerusalemo
Morto 11-an de septembro 1161 (1161-09-11)
en Jerusalemo
Tombo Tombo de Maria vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Jerusalema reĝlando vd
Familio
Dinastio Familio Rethel vd
Patro Baldueno la 2-a vd
Patrino Morphia of Melitene vd
Gefratoj Ioveta of Bethany • Hodierna of Jerusalem • Alico de Antioĥio vd
Edz(in)o Fulk, reĝo de Jerusalemo vd
Infanoj Baldueno la 3-a de Jerusalemo • Amalriko la 1-a de Jerusalemo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Melisendo, MelisendaMelisende (1105 – 11a de Septembro 1161) estis reĝino de Jerusalemo de 1131 ĝis 1153, kaj regento je la konto de sia filo inter 1153 kaj 1161 dum li militis. Ŝi estis la plej aĝa filino de la reĝo Baldueno la 2-a de Jerusalemo, kaj de la princino de Armenio Morfia de Melitene.

Ŝia patro edukis ŝin por reĝino kaj edzinigis ŝin al Fulko de Anĵuo, riĉa krucmilitisto, kiu permesis al ŝi esti reĝino, sed post la morto de Baldueno la edzo apartigis Melisendon de la regado kaj akuzis ŝin je perfido kun ŝia kuzo Hugo la 2-a de Jafo, kiun Fulko klopodis murdi. Tial la partianoj de Melisendo kaj Hugo reagis kaj apartigis Fulkon el la povo. La geedzoj repaciĝis en 1136 kaj post la morto de Fulko en 1143, Melisendo rehavis la tutan povon.