Mandorlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristo Pantokratoro ĉirkaŭita de mandorlo en la absido de Sankta Klemento de Tahull. Flanke troviĝas la Tetramorfo, alegorio de la kvar evangeliuloj.
Virgulino en mandorlo. Parto de retablo el alabastro, Nacia Muzeo de la Mezepoko, Cluny.

Mandorlo estas "ovala glorkrono ĉirkaŭ bildo de Kristo aŭ Maria".[1] La vorto "mandorlo" devenas de la itala "mandorla" [mándorla], kiu signifas migdalon, de la grek-latina "amýgdala". Ĝi referencas al marko aŭ aŭreolo kun formo de ovo aŭ de migdalo ene de kiu oni metas bildojn de religiaj roluloj, plej ofte tiun de Jesuo Kristo post la resurekto, sed ankaŭ de la Dipatrino aŭ sanktuloj. Oni uzis ofte en la romanika arto kaj en la bizanca arto.

La formo de la mandorlo devenas de la skemigo de la figuro de la Sankta Tuko (kie oni ricevis la korpon de la mortinta Jesuo) subtenita de anĝeloj en la Resurekto, kombinita kun elemento tradicia de la portreto en la Romia arkitekturo, nome la rondoforma ŝildo, aŭ klipeo, kiu enmarkigas la figuron de la mortinta persono sur tomboŝtono, kaj aperis frue en prakristanaj sarkofagoj. Ofte la klipea bildo montras la formon de konko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV PIV 2020 Alirita la 23an de novembro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]