Hugó Szolcsányi
Hugó Szolcsányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de majo 1851 en ![]() |
Morto | la 24-an de marto 1906 en ![]() |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo • ELTE Faculty of Law |
Okupo | |
Okupo | akademiulo |
Hugó Szolcsányi [solĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szolcsányi Hugó estis hungara statistikisto, akademia instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szolcsányi.
Hugó Szolcsányi[1] naskiĝis la 24-an de majo 1851 en Lubochna (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ľubochňa en Slovakio), li mortis la 24-an de marto 1906 en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oradea en Rumanio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Hugó Szolcsányi studis juron en Reĝa Universitato de Pest kaj Scienca Universitato Ferenc József. Li iĝis jura doktoro en 1875, post 2 jaroj privata universitata instruisto pri statistiko. Jam ekde 1873 li instruis en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger), ekde 1893 ĝismorte en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad). Li mortis pro kormalsano.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A morálstat. köréből (1882)
- Európa államainak statisztikája, kiváló tekintettel Magyarországra... (1885)
- Európa államainak alkotmányi és kormányzati szervezete. Statisztikai szempontból. (1886)
- Hazánk népszaporodási viszonyainak méltatása (1895)
- Magyarország statisztikája, tekintettel Ausztriára és Európa kiválóbb államaira (1896)
- Bevezetés a stat-ba (1906)