George McGovern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George McGovern
Persona informo
George McGovern
Naskiĝo 19-an de julio 1922 (1922-07-19)
en Avon
Morto 21-an de oktobro 2012 (2012-10-21) (90-jaraĝa)
en Sioux Falls
Tombo Rock Creek Cemetery vd
Religio Metodismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Bazelon-McGovern House • Chevy Chase vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Dakota Wesleyan University • Nordokcidenta Universitato • Mitchell High School • Garrett–Evangelical Theological Seminary vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo George McGovern
Familio
Edz(in)o Eleanor McGovern vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistodiplomatohistoriisto • aŭtobiografo • universitata instruisto • pacaktivisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Aktiva dum 1943– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George McGOVERN estis usona historiisto, verkisto, kaj politikisto kiu funkciis kiel membro de la United States House of Representatives kaj senatano por la subŝtato de Suda Dakoto. Li estis nomumita kiel kandidato al la usona prezidanta elekto fare de la demokrata partio en la balotado de 1972, sed venkita de la enoficieja prezidanto Richard Nixon.

Kariero[redakti | redakti fonton]

McGovern kreskis en Mitchell, Suda Dakoto, kaj elstaris je retoriko. Li volontulis por la usona aerarmeo dum Dua Mondmilito kaj flugis tridek kvin fojojn super okupata Eŭropo. Li gajnis multajn medalojn por sia servo, inkluzive de en la Aviado-Kruco konata por senkontrolita alteriĝo kiu savis lian skipon. Post la milito li studentiĝis ĉe Universitato Northwestern, iĝis akademiano kaj prelegis pri historio. Li estis elektita al la reprezentanta ĉambro en 1956 kaj reelektita en 1958. Post malsukcesa provo en 1960, li sukcesis esti elektita al la Senato en 1962.

Kiel senatano, McGovern estis konsiderita klara liberala kaj ĉe la maldekstrema flanko en sia partio, kaj estis konata kiel unu el la plej elstaraj kontraŭuloj de usona implikiĝo en Vjetnamio. Li provis kandidatiĝi por la prezidanteco en la balotoj de 1968 kiel anstataŭaĵo de la murdita Robert Kennedy. Komitato kiun li prezidis post la elekto fundamente ŝanĝis la procezon de kandidatiĝado por la prezidanteco de Usono, plialtigis la nombron da balotmanieroj kaj preparajn konkursojn; kaj ĉefe reduktis la influon de partiestroj. En 1970 kaj 1971 li provis pasigi leĝon kiu devigus Usonon retiriĝi el Vjetnamio, sen sukceso. En 1972 li estis elektita kiel prezidenta kandidato de lia partio, sed lasis la partion ideologie dividita. Lia elektita deputito estis Thomas Eagleton, sed lia maldungo fare de McGovern vundis la kampanjo. En la nacia baloto li perdis al Richard Nixon, kiu gajnis grandegan venkon. McGovern ankaŭ estis elektita al la Senato en 1968 kaj 1974, kaj en 1980 perdis en provo esti reelektita.

McGovern traktis temojn ligitajn al agrikulturo, manĝaĵo, nutrado kaj malsato dum sia kariero. En 1961, li estis nomumita fare de prezidanto John Fitzgerald Kennedy kiel estro de la programo Food for Peace, en kiu manĝaĵoj estis transdonita de Usono al trimondaj landoj, interalie por malhelpi sovetian influon al ili. Tiu ĉi plano servis kiel bazo por la Monda Nutraĵa Programo de UN. Inter 1968 kaj 1977, li funkciis kiel prezidanto de la Senata Komitato pri Nutrado, kaj publikigis raporton pri dietaj gvidlinioj. Li tiam funkciis kiel Usono Ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj kaj prezidis ĝia la organizon pri nutrado kaj agrikulturo inter 1998 kaj 2001. En 2001, li estis nomumita bonvola ambasadoro kontraŭ malsato, kunlaborante kun lia eksa kolego de la senato Bob Dole, la agentejo provizadis manĝojn al milionoj da infanoj en dekoj da landoj. Por tiu ĉi agado, la du ekssenatanoj gajnis la "World food prize" en 2008.