Johann Gottfried Borlach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gottfried Borlach
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1687 (1687-05-24)
en Dresdeno
Morto 4-an de julio 1768 (1768-07-04) (81-jaraĝa)
en Bad Kösen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr
monumento kaj puto por Borlach rekte antaŭmuzee

Johann Gottfried BORLACH (naskiĝinta la 24-an de majo 1687 en Dresden, mortinta la 4-an de julio 1768 en Kösen) estis germana geologo, elektoprincuja saksia mineja konsilisto kaj fondo de la salejoj en Kösener kaj Dürrenberg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Krom trejniĝo ĉarpentista li okupiĝis pri kemio, matematiko, meĥaniko, maŝinkonstruado, pentrado kaj desegnado.[1] Pro pero de grafo von Walzdorf li ricevis 1n 1718 la komision de la dresdena kortego reorganizi ŝtonsalekspluaton en Polujo. Finfine la minejoj en Wieliczka kaj Bochnia tre lukre laboris.[2]

En 1727 Borlach difinis regulon sian oran pri sukcesa salfonta trovo.[3] La menciitan regulon li aplikis la unuan fojon en 1728 en Artern dum la gajno de salo post forbrulo en bolpategoj. En 1733 li konstruigis tien siajn unuajn salkolektajn murojn. Pro meritoj liaj nomumis lin la saksia princelektisto mineja konsilisto. De 1737 li agadi en Kösen kie li ankaŭ fondis salejon; la radejo kun ĉiuj akcesoraĵoj, la salkolekta muro kaj la salŝakto originalaj bone konserviĝis kaj utiligatas fare de la kuracbanresponsuloj.

En la 25.6.1741 Borlach ekigis geologiajn esplorojn en Dürrenberg kaj la ĉirkaŭaĵoj. En la 3.5.1744 komenciĝis la ŝaktaj aranĝoj kaj post 19 jaroj da laboroj kaj etaj malsukcesoj la ministoj trovis en la 15.9.1763 en profundeco de 223 metroj la deziritan salon. En tiu triumfotago Borlach estis jam 76-jaraĝa. Tamen tuj li ordonis la konstruon de ŝaktoturoj, la nuna simbolo de la urbo Bad Dürrenberg, kiu nomiĝas Borlach-turo. Samtempe faritis la necesa salkolektamuro kaj en la 10.3.1765 estis finkonstruita la unua bolegjo. En la 16.3. ganitis la unuaj 100 cendoj da bolsalo.

Borlach- kaj Witzleben-turoj en Bad Dürrenberg

Post kiam la ĉefverko de Borlach, la salejo de Dürrenberg, finfaritis la loko tutmonde konatiĝis. Eĉ hodiaŭ la restaĵoj kaj la Borlach-turo atestas atingojn liajn elstarajn. Borlach dediĉis la tutan vivon al salekspluato. En Bad Dürrenberg li karesnomata Paĉjo Borlach. Li entombigitis sur tombejo ĉe la Lernejo Schulpforta.[4]

Familio[redakti | redakti fonton]

Patro li estis ĉarpentisto kaj kortega meĥanikisto Johann Hermann Borlach, la patrino Beate Borlach, fraŭline Streckenbach. La fratro Johann Hermann (1695-1777) posteulis lin profesie. Ambaŭ fratroj estis dum la tuta vivo senedzinaj kaj seninfanaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurze Gedanken, was ein Perpetuum Mobile seyn solle?, Leipzig 1715
  • Gründlicher Gegenbericht, von dem Perpetuum oder per se Mobili, daß dergleichen in rerum natura keines gebe oder geben könne, Leipzig 1716 (Digitalisat)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj sur lerneja hejmpaĝo
  2. Johann Gottfried Borlach (1687-1768) - Der Gründer der Dürrenberger Saline. Ĉe: Erholungsort Bad Dürrenberg - die Stadt mit dem Salz in der Luft, informfaldfolio eble de 2009
  3. Wo Salzquellen sind, spürt man solches Gebirge, und die Salzquellen kommen aus demselben hervor. Sole ist ein Wasser, welches durch ein Salzgebirge gegangen ist, sich in selben gesalzen hat und mit dem Salze hervorkommt., kp. prie sur turisma paĝaro jena [1] Arkivigite je 2020-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
  4. [2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]