Rahnaward Zaryab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rahnaward Zaryab
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1944 (1944-07-31)
en Kabulo
Morto 10-an de decembro 2020 (2020-12-10) (76-jaraĝa)
en Kabulo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Ŝtataneco Afganio vd
Alma mater Kabula Universitato • Universitato de Suda Kimrio vd
Familio
Edz(in)o Spôjmaï Zariâb vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • romanisto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rahnaward Zaryab (Mohammad Azam Rahnaward Zaryab, foje ankaŭ kiel Rahnaward Zariâb) naskiĝis en aŭgusto 1944 en Kabulo, Afganio kaj mortis la 10-an de decembro 2020[1]. Li estis fama afgana verkisto de romanoj kaj eseoj, ĵurnalisto kaj literatura kritikisto.[2] Li estis unu el la plej famaj verkistoj kaj kultura figuro de Afganio[3] kaj unu el la plej influaj kaj eminentaj nuntempaj verkistoj en Afganio[1]. Rahnavard Zaryab ankaŭ estis prezidanto de la Afgana Verkista Asocio[4]. Li verkis en la daria lingvo, lingvovarianto de la persa lingvo, parolata en Afganio. Lia verkaro floris en la 1970-aj jaroj, periodo kiam Afganio estis paca lando. Liaj verkoj famigis lin preter la limoj de Afganio, ekzemple en Irano, Taĝikio kaj Barato. Lia verkaro kontaktigis lin kun homoj tra la tuta mondo kaj faris de li la ĉampionon pri demokrata kaj ideologia liberecoj en Afganio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rahnaward Zaryab diplomiĝis en ĵurnalismo ĉe la Kabula Universitato kaj magistriĝis en la sama fako ĉe la Universitato de Suda Kimrio (Britio)[1]. Zaryab skribis en la daria lingvo (dari), la lingvovaranto de la persa lingvo parolata en Afganio.

Li estis interalie ĉefredaktoro ĉe la privata televidstacio Tolo TV en Kabulo[3], la plej granda televidstacio de Afganio.

Zaryab vivis en ekzilo en Francio dum la 1990-aj jaroj, sed revenis en 2003 al Kabulo post kiam la problemoj kun la Talibano mildiĝis. En tiu periodo li iĝis konsilisto ĉe la afgana Ministerio pri Informado kaj Kulturo. Li bedaŭris, ke nuntempaj arto, kulturo kaj literaturo estas neglektataj en Afganio, favore al tutrega strebo al monavido.

Persone[redakti | redakti fonton]

Li ĉefe verkis por si mem. Ankaŭ lia edzino Spôjmaï Zariâb estas konata afgana verkistino, ekzilinta al Francio. Ŝi kaj la tri filinoj vivas en Parizo, Francio[5]. Unu el la filinoj, Shabnam Zaryab, reĝisoris dokumentan filmon 'I am passing' gajnis premion de la plej bona filmo dum la franca filmfestivalo "One Country, One Film" (unu lando, unu filmo)[6] kaj la Kristalan Urson dum la 70-a berlina filmfestivalo[7].

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Rahnavard Zaryab estis la plej fekunda verkisto el Afganio laŭ la nombro de verkoj produktitaj en la lastaj jardekoj, ĉar li verkis pli ol cent novelojn kaj plurajn romanojn[8]. Li ankaŭ verkis la scenaron por la afgana filmo "Akhtar-e-Maskhara" (La ridinda Aĥtar)[3]. Al la plej konataj romanoj apartenas Chargerd-e Qalagashtam, Gulnar-o-abina kaj Darwesh-e-Panjum. Ne malmultaj liaj verkoj estis tradukitaj al la rusa lingvo. La romano Char Gerd-e-Qala Gashtum ricevis premion en Irano en 2016. Lia lasta verko nomiĝas Qalandar Nama[9].

  • Qalandar Nama, 2014, Kabulo.
  • La rekreo de mezorienta rakonto en Latin-Ameriko, kun Guilan Silassi, Journal of Persianate Studies, Vol 4 n-ro 2, (2011) 272-285.
  • The Beauty Sleeping under Earth kaj The Purse Thief, ambaŭ rakontoj tradukitaj en la anglan kaj kolektitaj en Short Stories from Afghanistan, 2002, Shah M Book Co. Kabulo.
  • Shama-e-dar shabistane (en la persa) 1990-aj jaroj, Kabulo (enlistigita en worldcat.org).
  • Gulnar-o-abina (en la persa) 1990-aj jaroj, Kabulo. (enlistigita en worldcat.org).
  • The Hawk and the Tree (La Falko kaj la Arbo) tre mallonga rakonto tradukita al la angla en traduko de Wasef Bakhtari, legebla ĉi tie Arkivigite je 2018-01-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  • A Brief Look at Modern Fiction Prose (Konciza rigardo al la modernan fikcia prozo), eseo pri literatura kritiko kaj historio.
  • Malriĉeca periodo de halucino (en la daria lingvo), mallongaj rakontoj, Kabulo, Maiwand Printing Press, 2004

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Husn Banu Ghazanfar

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (fa) Rahnavard Zaryab, eminenta afgana verkisto, mortis, BBC Farsi, la 11-an de decembro 2020.
  2. Celebrated novelist Rahnaward Zaryab passes away
  3. 3,0 3,1 3,2 (dk) Kim Anlod, Den afghanske forfatter Rahnaward Zaryab er død, 77 år (Afgana verkisto Rahnaward Zaryab mortis en la aĝo de 77 jaroj), Avisendanmark, la 11-an de decembro 2020
  4. (fa) La entombigo de Rahnavard Zaryab okazis en Kabulo, BBC Farsi, la 11-an de decembro 2020.
  5. (fa) Rahnavard Zaryab, eminenta afgana verkisto, mortis, BBC Farsi, la 11-an de decembro 2020.
  6. (en) Afghan Documentary Wins Award in a French Film Festival, Afghan 321, la 1-an de novembro 2013.
  7. (en) Known Writer, Novelist Rahnaward Zaryab Passes Away, TOLO News, la 11-an de decembro 2020.
  8. (fa) La entombigo de Rahnavard Zaryab okazis en Kabulo, BBC Farsi, la 11-an de decembro 2020.
  9. (en) Mujib Mashal, Writer Retreats to a Kabul That Lives Only in His Memories and Books, The New York Times, la 17-an de aprilo 2015.