Sigmoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Descenda kojlo
Loko de la sigmoido en la dika intesto
Loko de la sigmoido en la dika intesto
Loko de la sigmoido en la dika intesto
klaso de anatomia unuo
latine colon sigmoideum
sistemo Digesta sistemo
vdr

La sigmoido[1]sigmoida kojlo[2] (latine colon sigmoideum) estas la parto de la homa dika intesto ĵus antaŭ la rektumo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sigmoido estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la rektumo kaj la anuso kaj post la descenda kojlo. Ĝia longo en homoj estas proksimume 35–40 centimetroj. La sigmoido estas tipe kurba kaj tordita.

La sigmoido normale troviĝas en la pelvo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La sigmoido estas nomita laŭ la greka litero sigma, kies vortfina minuskla formo ς similas la kurban formon de la sigmoido.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. sigmoid/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
  2. kojl/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]