Thomas Cranmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Cranmer
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1489 (1489-07-02)
en Nottingham
Morto 21-an de marto 1556 (1556-03-21) (66-jaraĝa)
en Oksfordo
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Religio Anglikanismokatolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Jesus College • Kolegio Magdaleno • Universitato de Kembriĝo vd
Familio
Patro Thomas Cranmer vd
Patrino Agnes Hatfield vd
Edz(in)o Margaret Cranmer vd
Profesio
Okupo teologo • pastro • kanonisto • katolika episkopo vd
Aktiva en Canterbury vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas CRANMER (Aslockton, 2a de julio de 1489 - Oksfordo, 21-a de marto 1556)​ estis angla pastro kaj ĉefepiskopo de Canterbury dum la regadoj de Henriko la 8-a, Eduardo la 6-a kaj Maria la 1-a —nur dum malmulte pli ol unu jaro—. Li kunlaboris en la nuligo de la geedzeco de Henriko la 8-a kaj Katerino de Aragono, kiu estis unu de la tialoj de la skismo de la Eklezio de Anglio kun la Katolika Eklezio. Kun Thomas Cromwell, li apogis la principon de la reĝa supereco, laŭ kiu la monarko astis konsiderata suvereno super la eklezio ene de sia regno.

Eklezia kariero[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de la Book of Common Prayer de 1549.

Dum sia regado kiel ĉefepiskopo de Canterbury estis responsa pri la establado de la unuaj doktrinaj kaj liturgiaj strukturoj de la reformacia eklezio. Li ne faris radikalajn ŝanĝojn en la eklezio dum la regado de Henriko la 8-a, pro la konfliktoj de povo inter religiaj konservativuloj kaj reformistoj. Tamen, li sukcesis publikigi la unuan religian diservon rajtigita en nacia lingvo, nome Exhortation and Litany. Kiam Eduardo la 6-a alvenis al la trono, Cranmer povis promocii gravajn reformojn. Li verkis kaj kompilis la du unuajn eldonojn de la Book of Common Prayer, Libro de komuna preĝado, nome speciala liturgio por la Eklezio de Anglio. Helpe de variaj eŭropaj reformistoj, kiujn li rifuĝigis, li ŝanĝis la doktrinon en areoj kiel la komunio, la pastra fraŭleco, la rolo de la bildoj en la kultejoj kaj la honorado de sanktuloj. Cranmer proklamis la novajn doktrinojn pere de la Libro de komuna preĝado, la Libro de homilioj kaj aliaj publikaĵoj.

Li estis juĝita pro perfido kaj herezo, kiam surtroniĝis la katolika Maria la 1-a. Enkarcerigita dum pli ol du jaroj kaj sub premado de la ekleziaj aŭtoritatoj, Cranmer faris kelkajn malkonfesojn kaj ŝajne li revenis al la Katolika Eklezio. Tamen, en la tago de sia ekzekuto, li malkonfesis siajn parolojn de la karcero kaj pereis kiel herezulo por katolikoj kaj kiel martiro por la anglaj reformaciistoj. La morto de Cranmer estis senmortigita en la Libro de la martiroj kaj lia heredo plue estas viva ene de la Eklezio de Anglio en lia Libro de komuna preĝado kaj la «39 artikoloj», deklaracio de la anglikana kredo bazita sur lia verkaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ayris, Paul (2001). "The Correspondence of Thomas Cranmer, Archbishop of Canterbury, and his English Audience 1533-54". Reformation & Renaissance Review. 3 (1): 9–33. doi:10.1558/rrr.v0i3.9. ISSN 1462-2459. S2CID 170741842.
  • Ayris, Paul (2002). "The Public Career of Thomas Cranmer". Reformation & Renaissance Review. 4 (1): 75–125. doi:10.1558/rrr.v0i4.75. ISSN 1462-2459. S2CID 145396417.
  • Dowling, Maria (1993). "Cranmer as Humanist Reformer". In Ayris, Paul; Selwyn, David (eds.). Thomas Cranmer: Churchman and Scholar. Woodbridge, Suffolk, UK: The Boydell Press. ISBN 0-85115-549-9.
  • Heinze, Rudolph W. (1993). "'I pray God to grant that I may endure to the end': A New Look at the Martyrdom of Thomas Cranmer". In Ayris, Paul; Selwyn, David (eld.). Thomas Cranmer: Churchman and Scholar. Woodbridge, Suffolk, UK: The Boydell Press. ISBN 0-85115-549-9.
  • Loades, David (1993). "Thomas Cranmer and John Dudley: An Uneasy Alliance, 1549–1553". In Ayris, Paul; Selwyn, David (eds.). Thomas Cranmer: Churchman and Scholar. Woodbridge, Suffolk, UK: The Boydell Press. ISBN 0-85115-549-9.
  • MacCulloch, Diarmaid (1996). Thomas Cranmer: A Life. London: Yale University Press. ISBN 0-300-06688-0.
  • Null, Ashley (2006). Thomas Cranmer's Doctrine of Repentance: Renewing the Power to Love. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-827021-6.
  • Ridley, Jasper (1962). Thomas Cranmer. Oxford: Clarendon Press. OCLC 398369.