Junípero Serra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junípero Serra
Persona informo
Naskonomo Miquel Josep Serra i Ferrer
Naskiĝo 24-an de novembro 1713 (1713-11-24)
en naskiĝdomo de Juníper Serra, Petra,  Kronlando de Aragono
Morto 28-an de aŭgusto 1784 (1784-08-28) (70-jaraĝa)
en misiejo San Carlos Borromeo de Carmelo, provinco de la Kalifornioj,  Hispana Imperio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo misiejo San Carlos Borromeo de Carmelo
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Alma mater kolegio San Fernando de Mexico • Estudi General Lul·lià
Okupo
Okupo misiisto • esploristo • katolika sacerdoto
vdr

Junípero SERRA Ferrer [ĥuNIpero] (Petra, Majorko; 24a de novembro 1713 - Monterey, provinco de la Kalifornioj; 28-a de aŭgusto 1784), baptita Miguel José Serra Ferrer kaj konata tradicie kiel Fray Junípero Serra, estis franciskana monaĥo de la katalunlingva insulo Majorko, kronlando de Aragono. Doktoro en filozofio kaj teologio, li translokiĝis al Ameriko, kie li fondis naŭ hispanajn misiejojn en la norda parto de la provinco de la Kalifornioj (kiu iĝos Alta Kalifornio en 1804), teritorio de la Hispana Imperio, kaj prezidis aliajn dek kvin.[1]

Li estis beatigita de la papo Johano Paŭlo la 2-a la 28-an de septembro 1988, kaj la 23-an de septembro 2015 li estis kanonizita de la papo Francisko, en la urbo Vaŝingtono. Ekde tiam li estas konata de multaj katolikoj kiel Sankta Junípero Serra.

Lia unua fondita misiejo estis tiu de San Diego de Alcalá la 16a de julio 1769;[2]​​ Tiu misiejo estas ene de la aktuala municipa teritorio de San Diego. Li establis sian centran sidejon en la Misiejo de Sankta Karolo Boromeo de Karmelo,[1]​ fondita de li mem en 1770.​[2]

En julio de 1771 li fondis la Misiejon de Sankta Antonio de Padovo kaj en aŭgusto tiun de Sankta Gabriel, tiu en la aktuala metropola areo de Los-Anĝeleso.[2]​ La 1a de septembro 1772 li fondis la Misiejon de Sankta Ludoviko episkopo de Tuluzo en la aktuala areo de San Luis Obispo.[2]​ Li partoprenis ankaŭ en la fondo de la Misiejo de Sankta Johano Kapistrano en 1776 kaj en tiu de Sankta Buenaventura en 1782. Oni scias, ke li vizitis la misiejojn de Sankta Klara de Asiso kaj de Sankta Francisko de Asiso, tiu lasta en San-Francisko.

La misiejoj celis unuarange la kristanigon de la indiĝenoj. Alia celo estis la integrigo de la personoj en la hispana socio kaj ties kapabligon por rajti aliron al la posedrajto kaj administrado de la tero. Kiel estro de la Franciskana Ordeno en Kalifornio, Serra ne devis trakti nur kun ekleziaj postenuloj, sed ankaŭ kun aliaj hispanaj aŭtoritatoj en Meksikurbo kaj kun la lokaj militestroj de la najbaraj soldataroj.

la hispana misiejo San Luis Obispo
...kun statuo de Junípero Serra

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ​ Serra Club of Bethlehem, Pennsylvania (eld.). «Blessed Junípero Serra 1713-1784». Arkivita el la originalo la 17an de oktobro 2013. Konsultita la 18an de decembro 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Fundación Junípero Serra FundacionSerra.com. «Bosquejo bibliográfico y perfil espiritual del Siervo de Dios». Konsultita la 18an de decembro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clifford, Christian (2016). Who Was Saint Junípero Serra?. Tau Publishing. ISBN 978-1-61956-545-6.
  • Clifford, Christian (2015). Saint Junípero Serra: Making Sense of the History and Legacy. CreateSpace. ISBN 978-1511862295.