Natalkolonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalkolonio
1843 – 31-a de majo 1910

kolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 108 754
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Militareo en norda Natalkolonio.

Natalkolonio (en angla Colony of Natal) estis Brita kolonio en sudorienta Afriko. Ĝi estis proklamita Brita kolonio la 4an de Majo 1843 post la Brita registaro estis aneksinta la buran Respublikon Natalion, kaj la 31an de Majo 1910 estis kombinita kun tri aliaj kolonioj por formi la Union de Sud-Afriko, kiel unu el ties provincoj.[1] It is now the KwaZulu-Natal province of South Africa.[2]

Ĝi estis origine nur ĉirkaŭ duono de la grando de la nuntempa provinco, kun nordorientaj limoj formitaj de la riveroj Tugela kaj Buffalo trans kiuj kuŝas la sendependa Regno Zululando (kwaZulu en Zulua lingvo).[1]

Konfliktoj kun la Zulua loĝantaro kondukis al la evakuado de Durban, kaj finfine, la Buroj akceptis la britan aneksadon en 1844 sub militista premo. Brita guberniestro estis nomumita por la regiono kaj multaj setlantoj elmigris el Eŭropo kaj el Kabkolonio. Britoj establis sukerkanan industrion en la 1860-aj jaroj. Farmistoj suferis malfacilon por altiring Zuluajn laboristojn por labori en iliaj plantejoj, kaj tiel la Britoj portis milojn da dungitaj laboristoj el Hindio.[1] Kiel rezulto de la importado de hindaj laboristoj, Durban iĝis la hejmo de la plej granda koncentro de Baratanoj ekster Barato.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Natal". Encyclopædia Britannica. 19 (11a eld.). Cambridge University Press.
  2. “Natal”, Encyclopædia Britannica.
  3. Mukherji, Anahita, "Durban largest 'Indian' city outside India", The Times of India, 23a de Junio 2011. Arkivigite je 2013-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-12. Alirita 2020-12-19.