Magaly Solier Romero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magaly Solier Romero
Persona informo
Naskonomo Magaly Solier Romero
Naskiĝo 11-an de junio 1986 (1986-06-11) (37-jaraĝa)
en Huanta
Lingvoj suda keĉua lingvaro • hispana vd
Ŝtataneco Peruo vd
Profesio
Okupo aktorokantaŭtorokantoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Magaly Solier Romero (n. la 11-an de junio en Huanta, Peruo) estas aktorino kaj kantistino, kiu estas keĉua indiĝeno.

Magaly Solier Romero naskiĝis dum la armita konflikto en la perua Departemento Ajakuĉo [1], sed kreskis en Palmayuq (keĉua nomo), vilaĝo kun ĉirkaŭ 70 domoj en la provinco de Huanta. Ŝi estis malkovrita de la reĝisorino Claudia Llosa kaj kunludis en sia unua filmo Madeinusa . [2] [3]. En 2008 ŝi havis apogan rolon en la filmo Dioses.

Aldone al sia laboro kiel aktorino, Magaly Solier ankaŭ aktivas kiel poetino kaj kantistino. En 2009 aperis la unua kompaktdisko Warmi ("virino"), sur kiu ŝi prezentas plurajn proprajn kantojn, la plimulto en suda keĉua. Dua kompaktdisko, Coca Quintucha, aperis en 2015.

Artisto por Paco de Unesko[redakti | redakti fonton]

Magaly Solier estis nomumita Unesko-Artisto por Paco en junio 2017, rekone al ŝia engaĝiĝo por la protektado kaj antaŭenigo de indiĝenaj lingvoj kaj indiĝena muziko. La ceremonio por nomumi ŝin en la sidejo de Unesko en Parizo okazis en la keĉua lingvo.

La aktorino estas agnoskita pro siaj roloj en filmoj kiel "Madeinusa" kaj "Blackthorn". En 2009 ŝi ĉefrolis en la filmo "La teta asustada", kiu gajnis la Oran Urson ĉe la Berlinale de 2009 kaj estis nomumita al Oskaro en januaro 2010.

Dum sia arta kariero, Magaly Solier engaĝiĝis favore al la protektado kaj konservado de la anda kulturo. Ŝiaj muzikalbumoj "Warmi" kaj "Coca Quintucha" kunigas tradiciajn kantojn prezentitajn en la keĉua lingvo. Per siaj muzikaj prezentoj kaj koncertoj en Peruo, ŝi antaŭenigas indiĝenajn lingvon kaj muzikon.

La 21-an de februaro 2018, ŝi disvastigis kune kun la perua Unesko-oficejo mesaĝon en la keĉua por defendi la uzon de ĉi tiu indiĝena lingvo en Peruo okaze de la Internacia Tago de la Gepatraj Lingvoj de Unesko[4].

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2006: Madeinusa
  • 2008: Dioses
  • 2009: La lakto de sufero (La teta asustada)
  • 2009: Altiplano
  • 2010: Amador kaj Marcelas Rosen (Amador)
  • 2011: Blackthorn
  • 2014: Extirpador de Idolatrías
  • 2017: Retablo

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 2009: Warmi ("virino")
  • 2015: Coca Quintucha

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Freddy Gómez: Biografía resumida de Magaly Solier Arkivigite je 2017-02-19 per la retarkivo Wayback Machine. resumendehistoria, 16a de Februaro 2009.
  2. Damian Raiser: Magaly Solier Romero – "Fausta"-Darstellerin im Kurzportrait. Info Amazonas, 13a de Februaro 2009
  3. „Singen, wovon sich nicht sprechen lässt“, Tagesspiegel, 13a de Februaro 2009
  4. (fr) Magaly Solier, Unesko