Alfred Ley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Ley
Alfred Ley, 1924
Alfred Ley, 1924
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1873 (1873-04-11)
en Arnstadt
Morto 7-an de decembro 1945 (1945-12-07) (72-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • entreprenisto • electrotechnician
vdr

Alfred LEY (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1872 en Arnstadt, mortinta en Brandenburgio dum deportado fare de komunistoj la 7-an de decembro 1945) estis germana inĝeniero kaj pioniro de aŭtokonstruado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vilao de Ley ĉe la Lana bazarplaco de Arnstadt

Post lernejfrekvento Alfred Ley komencis trejniĝon lernoknaban ĉe maŝinfabriko en Arnstadt kiun estis transpreninta patro lia Rudolf Ley en 1886 de ties iama ĉefo (Maschinenfabrik Rud. Ley). Ĝi specialiĝis pri la konstruo de kudra kaj ŝufara maŝinoj. Ĉe ekzameniĝo submajstra li devis plibonigi la de la patro elpensitan lignonajlmaŝinon kun la serio-numero 100. Poste li studis maŝinkonstruadon kaj elektroteknikon. Post ekkompanieco en la patra firmao en 1893 li pligrandigis la sortimenton je elektromotoroj kaj dinamoj. Por provizi sekure kaj la maŝinojn kaj la urbon mem per kurento starigitis centralo kiu venditis en 1903 al la municipo. La saman jaron evoluigitis de Alfred Ley aŭtomobilo. En 1905 jam oni prezentis la modelon Loreley. Ŝajne estis Ley, kune kun la firmao Adlerwerke, la unua germana entrepreno kiu serie enkdondukis motortransmisiilan blokon. Same li estis la unua konstruisto ekipanta etan aŭtomobilo per sescilindra motoro.

En 1913 Alfred Ley honoritis pri meritoj siaj pri la Duklando Schwarzburg-Sondershausen fare de princo Guntero Viktoro (Schwarzburg-Rudolstadt) per nomumiĝo je komercista konsilisto. Ley eniris la aŭtomobilhistorion per la konstruo kaj probo de la unuaj aŭtoj en flulinia formo laŭ sciencaj esploroj sur la bazo de patento de Paul Jaray. Inter 1913 kaj 1918 Ley ankaŭ paralel al la entreprenisteco politikistis en la urba konsilio de Arnstadt.

En 1933 ĉesis aŭtokonstruo ĉe Ley kvankam maŝinkonstruado daŭris. En septembro 1945 sovetaj oficiroj venis por eskorti Alfred Ley je oficiala interparolado de kiu li ne revenis kaj sekve deklaritis malaperinta. En la kuro de rehabilitiĝklopodoj en 1995 ricevis la filino post duona jarcento da malfruktodonoj serĉesploroj la unuan konkretan informon pri la patra sorto fare de la Rusia ministerio pri eksteraj aferoj: ŝajne mortis Ley en decembro 1945 dum transporto al Frankfurto ĉe Odro.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ parolonoto de la Rusia ministerio pri eksteraj aferoj al la ambasadejo germania de Moskvo de la 17.4.1995

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Lexikon. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 331–336

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]