Kanalo Bridgewater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanalo Bridgewater
kanalo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo
Geografia situo 53° 29′ 0″ N, 2° 31′ 0″ U (mapo)53.48333-2.51667Koordinatoj: 53° 29′ 0″ N, 2° 31′ 0″ U (mapo)
Kanalo Bridgewater (Britio)
Kanalo Bridgewater (Britio)
DEC
Kanalo Bridgewater
Kanalo Bridgewater
Situo de Kanalo Bridgewater
Map
Kanalo Bridgewater
Parto de Cheshire Ring vd
vdr
Packet House en Worsley, ĉe la kanalo.

La Kanalo Bridgewater konektas Runcorn, Manchester kaj Leigh, en Nordokcidenta Anglio. Ĝi estis komisiita de Francis Egerton, 3a Duko de Bridgewater, por transporti karbon el siaj minoj en Worsley ĝis Manchester. Ĝi estis malfermita en 1761 el Worsley ĝis Manchester, kaj poste etendiĝis el Manchester ĝis Runcorn, kaj poste el Worsley ĝis Leigh.

La kanalo estas konektita al la Manchester Ship Canal tra kluzo en Cornbrook; al la Kanalo Rochdale en Manchester; al la Kanalo Trent kaj Mersey en Preston Brook, sudoriente de Runcorn; kaj al Kanalo Leeds kaj Liverpool en Leigh. Ĝi estis iam konektita kun la rivero Mersey en Runcorn sed poste ĝi estis tranĉita pere de ŝoseo ĝis la Ponto Silver Jubilee.

La Kanalo Bridgewater estis priskribita kiel la unua granda atingo de la kanal-epoko, kvankam la Kanalo Sankey malfermiĝis pli frua. Dekomence la kanalo Bridgewater kaptis la publikan imagopovon pro siaj inĝenieraj atingoj; ĝi postulis la konstruon de navigebla akvedukto super la rivero Irwell, kaj de tunelo en Worsley. Ties sukceso helpis inspiri periodon de intensa kanalkonstruado en Britio, konata kiel "kanalmanio". Ĝi poste frontis intensan konkurencon el la fervojo Liverpool-Manchester kaj la Kanalo Macclesfield. Navigebla laŭlonge de sia historio, ĝi estis unu el la malmultaj kanaloj en Britio kiun ne estis ŝtatigitaj, kaj restas private posedata. Plezurboatado nuntempe uzas la kanalon kiu formas parton de la Ringo Cheshire kiel reto de kanaloj.