La Gioconda

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Gioconda
La Gioconda
Leonardo da Vinci, inter 1503 kaj 1506
oleo sur popla ligno
77 × 53 cm
Luvro
vdr

La Gioconda (La Ĝokonda, t.e. "S-ino Giocondo", la vorto signifas ankaŭ la Gajulinola Ĝojulino) estas pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto. Ĝi estas ankaŭ nomata Mona Lisa (S-ino Liza). Leonardo pentris ĝin komence de la 16-a jarcento, olefarbe sur popla ligno. Ĝin posedas la franca ŝtato kaj ĝi pendas en la muzeo Luvro en Parizo.

Mona Lisa estas unu el la plej vaste konataj pentraĵoj en la mondo, abunde studata kaj analizata, kopiata kaj eĉ parodiata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Giorgio Vasari temas pri junulino el Florenco, Mona Lisa, kiu edziniĝis fine de la 15-a jarcento al gravulo Francesco del Giocondo kaj de tio venas la nomo. La realigo de la pentraĵo okazis ŝajne en la dua periodo florenca de Leonardo, pli precize inter 1503 kaj 1505. La aŭtoro ege ŝatis tiun verkon kaj kunportis ĝin ĝis kiam oni vendis ĝin al Francisko la 1-a. Poste ĝi estis ĉiam en reĝaj palacoj, ankaŭ Napoleono disponis pri ĝi. Luvro estas ties hejmo ekde la Franca Revolucio.

En 1911 ĝi estis ŝtelita, kaj ĝi reaperis post du jaroj en Florenco; intertempe multaj estis arestitaj kiel suspektatoj, kiel Guillaume Apollinaire kaj Pablo Picasso.

Multaj homoj pensas, ke la temo de la pentrarto estas la patrino de Leonardo, Caterina.

Eroj[redakti | redakti fonton]

La verko reprezentas la supran parton de virino, nome vizaĝon, kolon kaj bruston kaj brakojn kun manoj interplektitaj. Kontrastas la heleco de la karno, ĉefe de vizaĝo kaj kolo kun la malheleco de la vestaĵo kaj de la fona pejzaĝo. Unu el la plej rimarkindaj eroj de tiu verko (kiuj multege paroligis kritikistojn kaj pristudantojn) estas la nuanco de la rideto, tio estas lipoj preskaŭ malfermitaj kaj iometete levitaj ĉe anguloj, kvazaŭ ĝi estus simbolo de eleganto, sprito, enigmo, ĉiutageco aŭ senfinaj interpretoj. Tiu rideto entute konformas al la mildeco kaj dolĉeco de la entuta esprimo kaj de la virino kaj de la pejzaĝo.

Pri la pejzaĝo ne temas nur pri simpla fono, ĉar Leonardo tie pentris malprecizan konturojn kaj eĉ lumojn. Estas rokoj en malproksimo, sed vojo maldekstre kaj ponto dekstre (nur preskaŭvideblaj) ŝajnas kvazaŭ simboloj, kiuj simboligus la tutan portreton.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

La verko estas grava ekzemplo de la tekniko de "sfumato", kio konsistas en malaperigi la precizajn konturojn de la ĝistiama pentraĵo antaŭ malprecizaj konturoj kiel internebulaj, kio havigas pentraĵon de realisma enmeto en la reala atmosfero. Tiu tekniko videblas ĉefe ĉe manoj kaj okuloj. En okuloj eĉ videblas nek brovoj nek okulharoj.