Ceiba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ceiba (Porto-Riko).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ceiba
Ceiba erianthos
Ceiba erianthos
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Bombakoideoj Bombacoideae
Genro: Ceibo Ceiba
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Distribución de Ceibas en América del Sur

Ceiba estas genro kun ĉirkaŭ 21 plantospecioj akceptitaj, el cento da ili priskribitaj,[1]​ apartenantaj al la familio Malvacoj, Malvaceae. La novaj klasigoj inkludas ankaŭ la iamajn speciojn de la genro Chorisia en de tiu.[2]

Ŝajne la genro esti originita en la tropika areo je kiu separiĝis Sudameriko kaj Afriko, antaŭ ĉirkaŭ 120 milionoj da jaroj.[3]​ La specioj de la genro distribuiĝas el Meksiko ĝis la sudo de Ĉilio; ĝi havas sian plej grandan diversecon (13 specioj) en Sudameriko. Ĝi estas la nacia arbo de Gvatemalo.

La majoritato de la specioj de la genro Ceiba, estas falfoliaj kaj ekfloras ĝis la folifalo. La antezo estas krepuska aŭ nokta kaj pro tio ties polenigantoj estas lepidopteroj, vespertoj kaj malpli ofte kolibroj.[3]

Ĝenerale, la specioj de tiu genro estas nature en arbaroj kiuj havas markitan epokon de sekego, por ekzemplo, en la tropika arbaro falfolia de Meksiko aŭ sur la marbordo de sudorienta Brazilo. Tamen estas ankaŭ specioj kiel Ceiba pentandraCeiba speciosa kiuj montras konsiderindan toleremon por malsekaj medioj kaj eĉ inundeblaj.[3]

Ceiba estas vorto de tainoj derivita de vorto kiu signifas 'boato' ĉar la trunko de la ceiboj estis uzita de tainoj por konstrui trunkoboatojn.[4]

Specioj[redakti | redakti fonton]

  • Ceiba aesculifolia (Kunth) Britten & Baker f.
  • Ceiba boliviana Britten & Baker f.
  • Ceiba chodatii (Hassl.) Ravenna
  • Ceiba crispiflora (Kunth) Ravenna
  • Ceiba erianthos (Cav.) K. Schum.
  • Ceiba glaziovii (Kuntze) K. Schum.
  • Ceiba insignis (Kunth) P. E. Gibbs & Semir
  • Ceiba jasminodora (A. St.-Hil.) K. Schum.
  • Ceiba lupuna P. E. Gibbs & Semir
  • Ceiba pentandra (L.) Gaertn.
  • Ceiba pubiflora (A. St.-Hil.) K. Schum.
  • Ceiba rubriflora Carv.-Sobr. & L.P.Queiroz
  • Ceiba samauma (Mart.) K. Schum.
  • Ceiba schottii Britten & Baker f.
  • Ceiba soluta (Donn. Sm.) Ravenna
  • Ceiba speciosa (A. St.-Hil.) Ravenna
  • Ceiba trischistandra (A. Gray) Bakh.
  • Ceiba ventricosa (Nees & Mart.) Ravenna

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Plant List, vers. 1, 1, 2013. Arkivita el la originalo je 2017-09-05. Alirita 2021-01-04.
  2. Gibbs, Peter; Semir, Joao (2003). «A TAXONOMIC REVISION OF THE GENUS CEIBA MILL. (BOMBACACEAE)». ANALES JARDIN BOTANICO DE MADRID 60 (2). Konsultita la 4an de Decembro 2021.
  3. 3,0 3,1 3,2 A taxonomic revision of the genus Ceiba Mill. (Bombacaceae) Arkivigite je 2020-04-22 per la retarkivo Wayback Machine (Gibbs, P.; Semir, J. 2003. Anales Jard. Bot. Madrid 60(2):259-300 (en angla) jam ne plu funkcianta
  4. «En Recursos Biológicos, Escuela de Ingeniería de Antioquía-EIA Edu., Colombia». Arkivita el la originalo la 2an de aprilo 2015. Konsultita la 4an de Januaro 2021.