Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono
manifestacio • sturmo • nesukcesa puĉo • insurekcioribelo • livestreamed crime
Antaŭe Save America March vd
Poste aftermath of the January 6 United States Capitol attack vd
Geografia situo 38° 53′ 23″ N, 77° 0′ 33″ U (mapo)38.889722222222-77.009166666667Koordinatoj: 38° 53′ 23″ N, 77° 0′ 33″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Vaŝingtono
Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono (District of Columbia)
Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono (District of Columbia)
DEC
Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono
Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono
Map
Atako kontraŭ la Kapitolo de Usono
vdr

La sesan de januaro 2021, svarmo da armitaj kaj perfortaj subtenantoj de la tiama prezidanto Donald Trump atakis la konstruaĵon de la Kapitolo de Usono en Vaŝingtono[1][2] Ili klopodis renversigi lian malvenkon en la 2020 prezidanta elekto[3], interrompante la komunan kunsidon de la Usona Kongreso kunvenintan al Elekta Kolegio por kalkuli la balotvoĉojn kiuj formaligus la venkon de la tiama elektita prezidento Joe Biden.[4][5]

Prezidanto Donald Trump dum diskurso en 2020.
Kapitolo de Usono.

La ribeluloj postulis ĉesigi la reciton de voĉdonoj por la prezidonto Biden kaj la atestanoncon, ke li estas la gajnanto en la kalkulo de la Elekta Kolegio en 2020. La policaro enŝlosis la Kongresanojn kaj ordonis la evakuon de la konstruaĵo,[6] la ĉambroj de la Usona Senato kaj de la Reprezentantoj estis rompitaj, kaj unu ribelulo false deklaris: “Trump gajnis la elektojn!” ĉe la podio de la Domo. Kelkaj ribeluloj ankaŭ rompeniris en oficejoj de kongresanoj, inkluzive de la oficejo de Nancy Pelosi.[7]

La internacia komunumo tuj reagis, kaj la estraroj de almenaŭ dek ses landoj kaj la ĝenerala sekretario de NATO kondamnis la ribelon kaj alvokis trankvilon. Finfine la atakitaj parlamentanoj, post la forigo de la insurekciantoj fare de polico kaj militistoj, daŭrigis la sesion kaj konfirmis la elekton de Joe Biden. La tumultoj en Kapitolo rezultis en kvar mortoj kaj almenaŭ 52 arestitoj en la tuta urbo Vaŝingtono.[8] Alia rezulto estis politika: kvankam la internacia komunumo kaj la politikaj elitoj kondamnis la atakon, oni pruvis, ke la ekstrem-dekstro estas bone enradikigita en la respublikana partio (duono de la usona balotantaro).[9] Aliflanke pluis la anoncoj pri estontaj juraj procesoj kontraŭ atakestroj kaj specife kontraŭ Trump mem, kiu la saman matenon de la atako instigis siajn sekvantojn al tio.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La atako estas ofte nomata kiel la kontraŭ-registara puĉklopodo, la Kapitolo-ribelo aŭ iam la sesa de januaro.
  2. The Editorial Board (La Redakcio). "/archive/20211228/https://www.nytimes.com/2021/10/02/opinion/jan-6-trump-eastman-election.html Jan. 6 Was Worse Than We Knew (“La sesa januaro estis pli malbona ol ni sciis”)", New York Times, 25-a de septembro 2015. Kontrolita 2021-10-03. (angle)
  3. Lozada, Carlos, "Adam Schiff points to a second insurrection — by members of Congress themselves (“Adam Schiff montras al dua ribelo - de Kongresanoj mem”). En sia memoraĵo, Midnight in Washington: How We Almost Lost Our Democracy and Still Could ("Noktomezo en Vaŝingtono: Kiel ni preskaŭ perdis nian demokration kaj ankoraŭ povis perdi ĝin"), la prezidanto de la permanenta elekta spionado-komisiono de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj argumentas ke Usono apenaŭ pasigis la "stresteston" de Trump pri la usona demokratio", The Washington Post, oka de oktobro 2021. Kontrolita 2021-10-09.
  4. Jay Reeves, Lisa Mascaro, Calvin Woodward. "Capitol assault a more sinister attack than first appeared (“Kapitolo-atako pli sinistra ol ĝi unue aperis”", Associated Press, la 11-an de januaro 2021. Kontrolita la 12-an de januaro 2021. (angle)
  5. Lisa Mascaro, Eric Tucker, Mary Clare Jalonick, Andrew Tucker. "Por-Trump-atakantoj sturmas usonan Kapitolon por nuligi elekton (“Pro-Trump mob storms US Capitol in bid to overturn election”)", AP-Novaĵoj, sepa de januaro 7, 2021. Kontrolita tria de julio 2021. (angle)
  6. Así te hemos contado el asalto del Capitolio en EEUU por parte de seguidores de Trump (“Jen kiel ni rakontis al vi pri la atako kontraŭ la Kapitolo-konstruaĵo en Usono fare de Trump-subtenantoj.”) Público, Alirita en 7a de Januaro 2021.
  7. El asalto al Capitolio de EEUU, en imágenes (“La atako kontraŭ la Usona Kapitolo, en bildoj”) Público, Alirita en 7a de Januaro 2021.
  8. Al menos cuatro muertos tras el asalto al Capitolio de EEUU Público, Alirita en 7a de Januaro 2021.
  9. Pablo Muñoz Rojo, Trump, ¿Perdedor? (“Malgajninto?”) El Salto, 10a de Januaro 2021.
  10. Trump admite ahora su derrota y condena el “atroz ataque” al Capitolio (“Trump nun konfesas malvenkon kaj kondamnas ‘abomenan atakon’ sur Kapitolo), El Salto, 8a de Januaro 2021 09:15.