Gerald Brenan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerald Brenan
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1894 (1894-04-07)
en Sliema
Morto 19-an de januaro 1987 (1987-01-19) (92-jaraĝa)
en Alhaurín el Grande
Tombo English Cemetery in Malaga
Lingvoj anglahispana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Radley College
Familio
Edz(in)o Gamel Woolsey
Okupo
Okupo historiisto de moderna epoko • historiistoverkisto • hispanisto
Verkoj The Spanish Labyrinth
South from Granada
vdr

Edward FitzGerald "Gerald" BRENAN (7a de Aprilo 1894 – 19a de Januaro 1987) estis brita verkisto kaj hispanisto kiu pasigis multon de sia vivo en Hispanio. Brenan estas konata ĉefe pro siaj verkoj The Spanish Labyrinth: An Account of the Social and Political Background of the Spanish Civil War, fokuse al la Hispana Enlanda Milito, kaj South from Granada: Seven Years in an Andalusian Village.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estante 18-jaraĝa pro malkonsento kun sia patro fuĝis el hejmo kun amiko fotisto kaj bohemieca John Hope-Johnstone intence veturi piede ĝis Ĉinio. El Bosnio post forta neĝofalo kaj senmone li devis reveni hejmen. Poste li lernis la germanan en Germanio, ĝis la eksplodo de la Unua Mondmilito, kiam li militservis en la Brita Armeo ekzemple partoprenante en la bataloj ĉe Ypres kaj ĉe Somme. Postmilite en 1919, Hope-Johnstone prezentis Brenan al la Grupo Bloomsbury.[1]

En 1919 li setliĝis en malgranda vilaĝo Yegen [ĜEgen], submunicipo de Alpujarra de la Sierra, provinco Granada, Hispanio, kvankam li veturis ankaŭ revene en Anglion, en Francion kaj en Sevilon. Li plue restis kontakte kun anoj de la Grupo Bloomsbury, ĉefe kun sia amiko Ralph Partridge kaj la unua edzino de Partridge, nome Dora Carrington, kun kiu Brenan havis amferon. Fin de la 1920-aj jaroj, li havis rilaton kun sia servistino Juliana Martin Pelegrina, kio en 1931 rezultis en la nasko de filino, Miranda Helen,[2] kiu setlis en Francio.[3]

Franclingva versio de La hispana labirinto, Champ Libre.

En 1930, li kuniĝis kun la usona poetino kaj novelistino Gamel Woolsey (1895–1968) en Dorset;[4] ili geedziĝis en Romo en 1931. Ili loĝis en Churriana, vilaĝo kaj nun kvartalo de Malago, dum la komenco de la Hispana Enlanda Milito, kie li amikiĝis kun la 72-jaraĝa zoologo, Sir Peter Chalmers Mitchell. Kiel Sir Peter, ili havigis protekton al dekstrulo, spite iliajn politikajn ideojn, kaj restis en Hispanio ĝis Malago estis okupitaj de trupoj el Faŝisma Italio senditaj de Mussolini helpe al la hispanaj faŝistaj ribeluloj. Tiu epoko estis dokumentita en la memorverko de Sir Peter My House in Málaga,[5] kaj ankaŭ en la memorverko de Woolsey, nome Death's Other Kingdom. Tiam la paro revenis al Anglio kaj dum multaj jaroj ili loĝis en Aldbourne, Wiltshire. Brenan rajtis reveni al Hispanio nur en 1953 spite siajn ideojn kritikajn kontraŭ la diktatora reĝimo de la generalo Francisco Franco.

Lia verko The Spanish Labyrinth (La hispana labirinto) estis tradukita al diversaj lingvoj, malpermesita en la Frankisma Hispanio, kontrabandita en hispanlingva kaj franclingva versioj, kaj faris grandan influon por ke la novaj generacioj de junaj hispanoj komprenu la fonon kaj eksplodon de la enlanda milito ĉefe dum la 1970-aj jaroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jack Robinson. A Picaresque Novel (1933) kiel George Beaton
  • Doctor Partridge's Almanack for 1935 (1934) kiel George Beaton
  • Shanahan's Old Shebeen, or The Mornin's Mornin' (1940)
  • The Spanish Labyrinth: An Account of the Social and Political Background of the Civil War (1943)
  • The Spanish Scene (1946) Current Affairs No.7
  • The Face of Spain (1950)
  • The Literature of the Spanish People – From Roman Times to the Present Day (1951)
  • South From Granada: Seven Years in an Andalusian Village (1957)
  • A Holiday by the Sea (1961)
  • A Life of One's Own: Childhood and Youth (1962)
  • The Lighthouse Always Says Yes (1966)
  • St John of the Cross: His life and Poetry (1973) kun Lynda Nicholson
  • A Personal Record, 1920–1972 (1975)
  • The Magnetic Moment; Poems (1978)
  • Thoughts in a Dry Season: A Miscellany (1978)
  • "The Lord of the Castle and his Prisoner. He. Intended as an Autobiographical Sequence of Thoughts" (2009)
  • Diarios sobre Dora Carrington y otros escritos (1925–1932), Confluencias, 2012.

Li lasis nefinigitan verkon pri hispana popolpoezio kiu estis publikigita postmorte kiel La Copla Popular Española.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palmer, Alan Warwick; Palmer, Veronica (1987). Who's Who in Bloomsbury. Harvester Press. p. 23.
  2. Jonathan Gathorne-Hardy, The Life of Gerald Brenan (1994)
  3. Chris Chaplow; Robina Lowry. "... Gerald Brenan died in 1987 and left his body ..." Some interesting residents of the English Cemetery. Andalucia Com SLU. Alirita la 13an de Januaro 2021.
  4. FOLKART, BURT A. (23a de Januaro 1987). "Gerald Brenan, British Author; In Spain at 92". Los Angeles Times. ISSN 0458-3035. Alirita la 16an de Januaro 2018.
  5. "My House in Málaga. Sir Peter Chalmers Mitchell, Faber & Faber, London, 1938. Republished, The Clapton Press, London, 2019".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ramos Espejo, Antonio (2002). Centro Andaluz del libro S.A., ed. Crónica de Gerald Brenan. Desde la Alpujarra a Málaga. ISBN 84-88067-38-0.
  • Brenan, Gerald (2003). Autobiografía. Una vida propia, Memoria personal (1920-1975). Península. ISBN 84-8307-545-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]