Citrus reshni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citrus reshni
Citrus reshni
Citrus reshni
Biologia klasado
Regno: Plantoj
(senranga klaso) Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Ordo: Sapindaloj
Familio: Rutacoj
Genro: Citruso
Specio: C. reshni
Citrus reshni
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Citrus reshni ankaŭ konata kiel Kleopatra mandarinujo[1] estas citrusarbo, kiu estas ofte uzata en agrikulturo kiel greftobazo de diversaj kultivitaj specioj de citruso, plejparte oranĝujo, grapfruktujo, mandarinujo kaj citronujo. Ĝi originis de Barato kaj poste estis enkondukita en Floridon (Usono) el Jamajko meze de la 19-a jarcento.[2]

La Kleopatra mandarina frukto apartenas al la "acida" grupo de mandarinoj, kiuj estas tro acidaj por esti manĝeblaj. Ĝia ĉefa uzo estas kiel gretfbazo aŭ por produktado de suko.[3] Kiel greftobazo ĝi povas elteni multoblajn grundajn kondiĉojn inkluzive toleremon al la ĉeesto de kalkoŝtono, saleco kaj grundalkalineco kaj estas same taŭga por malprofundaj grundoj.[2] Ĝi estas imuna al Citrusa tristeza viruso kaj Citrusa ekzokorto sed estas sentema al radika sufokado pro grunda kompakteco kaj al Phytophthora.[2][4] Unu el la malavantaĝoj de ĝia uzado kiel greftobazo estas ke ĝi kreskas malrapide en la fruaj jaroj. En taŭgaj kondiĉoj ĝi povas estigi altan produktivecon kaj bonegan fruktan kvaliton, kvankam ĉi tiuj kutime estas iom pli malgrandaj ol ĉe aliaj.[2][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. taxonomy. Taxonomy browser (Citrus reshni). nih.gov.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Cleopatra mandarin. Arkivita el la originalo je 2011-02-21. Arkivigite je 2011-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-21. Alirita 2021-01-16.
  3. (2011) “New universal mitochondrial PCR markers reveal new information on maternal citrus phylogeny”, Tree Genetics & Genomes 7, p. 49–61. doi:10.1007/s11295-010-0314-x. 
  4. Amorós, Manuel. (2003) Producción de Agrios (hispane). Madrido: Oxford University Press, p. 145–146.
  5. Soler Aznar, Juan. (2006) Citrus: varieties and cultivation techniques / Cítricos: variedades y técnicas de cultivo (hispane). Madrido: Oxford University Press, p. 52.