La neĝoj de Kilimanĝaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hemingway dum ĉasado de leonoj, 1934.

La neĝoj de Kilimanĝaro, "The Snows of Kilimanjaro", estas mallonga novelo de Ernest Hemingway por la unua fojo publikigita en Aŭgusto, 1936, en la gazeto Esquire.[1] Ĝi estis republikigita en The Fifth Column and the First Forty-Nine Stories en 1938, The Snows of Kilimanjaro and Other Stories en 1961, kaj estis inkludita en The Complete Short Stories of Ernest Hemingway: The Finca Vigía Edition (1987).

En Afriko, dum safari, verkisto nomita Harry suferis akran infekton sekve de banala vundeto. Tio komplikigas eĉ lian malfacilan amaferan vivon kaj eĉ lian karieron de verkisto. Iom post iom, li falas en deliro, sojlo de lia morto.

La historio estis adaptita en la filmo "The Snows of Kilimanjaro" (1952).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esquire magazine (Aŭgusto 1936). ""The Snows of Kilimanjaro" -- a long story". classic.esquire.com. Alirita la 20an de Januaro 2021.
  2. Notes – The Snows of Kilimanjaro. AFI Catalog. Turner Classic Movies. Arkivita el la originalo je 6a de Septembro 2013. Alirita 16a de Junio 2013.