Propono por rasegaleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Propono Por Rasegaleco (人種的差別撤廃提案 Jinshutekisabetsu teppai teian?, laŭvorte "Propono por abolicii rasan diskriminacion") estis ŝanĝo al la Traktato de Versajlo kiu estis konsiderita ĉe la Konferenco de Parizo 1919, proponita de Japanio. Malgraŭ tio ke, ĝi neniam celis ampleksi universalan implicon kaj ĝi celis nur garantii egalan pritraktadon de ĉiuj ŝtatanoj apartenantaj al la Ligo de Nacioj, la ĉeesto de afrikaj, sudamerikaj kaj aziaj landoj ĉe la Ligo de Nacioj, alligis al ĝi universalan implicon, kio igis la proponon ege polemika.[1]

Kvankam ĝi estis plejparte subtenita, la propono ne fariĝis parto de la traktato, ĉefe pro la kontraŭstaro de Aŭstralio kaj Usono. Ilia malakcepto estis grava kaŭzo por la malsimpatiiĝo de Japanio rilate al la okcidentaj mondpotencoj kaj por la pliigita naciismo kaj militarismo kiuj poste enkondukis la Duan Mondmiliton.

La principo de rasa egaleco estis reviziita post la milito kaj inkluzivita ene de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kiel fundamenta principo de internacia justeco. Tamen, pluraj landoj, ĉefe la koloniismaj grandaj potencoj de Eŭropo, daŭris reteni oficiale-sankciitajn rasajn leĝojn kaj politikojn dum la venontaj jardekoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]