Róbert Dubravszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Dubravszky
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de decembro 1858(nun 1858-12-02)
en Hungario Stósz (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 10-an de marto 1922
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo universitata instruisto • advokato
vdr

Róbert Dubravszky [dubravski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dubravszky Róbert estis hungara subministro, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis stószi [ŝtOsi].

Róbert Dubravszky[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1858 en Stósz (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Štós en Slovakio), li mortis la 10-an de marto 1922 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Dubravszky akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1881, sed li jam estis oficisto ekde 1880 en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Inter 1890 kaj 1912 li instruis en la Veterinara Akademio de Budapeŝto, poste li revenis al la ministerio. En 1918 li atingis la statuson subministro. Li emeritiĝis en 1920. Li ricevis reĝan premion kaj li havis la titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar közigazgatás szervezete és az állategészség-rendőri igazgatás, 1-2. (1889)
  • Állategészségügyi rendeletek gyűjteménye (1895)
  • Állategészségügyi közigazgatás (1902)
  • A magyar mezőgazdasági kísérletügyi intézmények (1910)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.