Esperantoplatsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
el birda perspektivo

Esperantoplatsen (La Esperantoplaco) estas loko en la distrikto Inom Vallgraven en la centra Gotenburgo. Ĝi longas ĉirkaŭ 100 metrojn kaj etendiĝas inter Rosenlundsgatan 2 kaj Kungsgatan 1.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko ricevis sian nomon en 1954 - laŭ iniciato de la urbaj Esperanto-kluboj - kaj oni decidis elekti lokon en la regiono, kie la Laborista Eduka Unio kaj la Esperanto-movado delonge agadis.

Ĉirkaŭ la estonta Esperantoplatsen estis dum longa tempo diversaj magazenoj kaj industriaj ejoj, situantaj proksime de la kajoj ĉe Vallgraven kaj Göta älv (Göta Rivero).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 57° 42′ 9.69″ N 11° 57′ 20.21″ O / 57.7026917 °N, 11.9556139 °O / 57.7026917; 11.9556139 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Göteborgs Gatunamn : 1621 t o m 2000, [4-a eldono], red. Greta Baum, Tre Böcker Förlag, Göteborg 2001 (ISBN 91-7029-460-7), s. 91

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]