Antal Mihálka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Mihálka
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1810 (1810-12-04)
en Vác
Morto la 12-an de aŭgusto 1867
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Antal Mihálka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihálka Antal estis hungara kuracisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Antal Mihálka[1][2] naskiĝis la 4-an de decembro 1810 en Vác, li mortis la 12-an de aŭgusto 1867 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Mihálka frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la piaristoj kaj studis teologion. Tamen baldaŭ li eksiĝis kaj akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1839. Post la diplomo li estis privata kuracisto, sed inter 1843-1846 li instruis en la universitata veterinara instituto, inter 1846-1850 en la ĵus fondita industria altlernejo. En 1850 statuso de la altlernejo ĉesis, tial li estis emeritita. Iom poste li malfermis privatan lernejon. Ekde 1862 li instruis en mezlernejo, samtempe li estis lernejestro. Li verkis multajn lernolibrojn.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A jegeczisme elemei (1843)
  • Általános baromorvoslási könyv... (tradukaĵo, lernolibro por bestokuracistoj, 1846, 1848, 1861)
  • Ásványtan (mezlerneja lernolibro, 1851, 1854, 1857)
  • Növénytan (mezlerneja lernolibro, 1852, 1856, 1861, 1868)
  • Állattan (gimnazia lernolibro, 1854, 1059, 1860, 1873)
  • A földisme alapvonalai (mezlerneja lernolibro, 1862)
  • Az állattan elemei (lernolibro, 1864, 1869, 1874)
  • Az állattan alapvonalai (gimnazia lernolibro, 1864, 1865, 1873)
  • Az ásványtan alapvonalai (gimnazia lernolibro, 1864, plurfoje eldonita ĝis 1876)
  • A növénytan elemei (gimnazia lernolibro, 1866, 1869, 1876)

Lia artikolo[redakti | redakti fonton]

  • Földtani értekezés a kőszén-képződésről (1844)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.